Kategoriaj arkivoj: La eventoj de CCNE

Libroj por la CCNE

Sep karton-skatoloj da libroj estas disponeblaj. Temas pri la persona kolekto de Pierre Babin, afable proponita al nia asocio. Pro la pleneco de nia ŝranko, mi tre limigis mian elekton. Temas pri :

  • Elektitaj noveloj (trad. el la rusa) de Turgenev (80 p.)
  • Nuntempaj rakontoj (trad. el la bulgara) de Stamatov (80 p.)
  • Tri noveloj (trad. el la rusa) de Puŝkin (67 p.)
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna (trad. el la rusa) de Tolstoj (15 p.)
  • Legolibreto (N°1 de Esperanta Biblioteko Internacia) de J.Borel (48 p.) (*)
  • Dum vi estis kun ni de István Nemere (163 p.)
  • Novelaro el la maniko de Reto Rossetti (1955 / 211 p.) (*)
  • Noktoj de Serge Sire (bildstrio / 40 p.)
  • Florville kaj Courval aŭ fataleco (trad. el la franca) de Sade (76 p.)
  • Senĝenaj dialogoj de Alberto Fernández (196 p.) (*)
  • El streĉita kordo de Kálman Kalocsay (27 p.) (*)
  • Tri libroj kunbinditaj en Greziljono :
  • Mateo Falcone (trad. el la franca) de Prosper Mérimée (62 p.)
  • La sonĝo de Makaro (trad. el la rusa) de V.Korolenko (48 p.)
  • Grekaj papirusoj (trad. el la germana) de Julius Pendorf (110 p.)

(*) La steleto markas la librojn kiuj apriore jam troviĝas en la biblioteko (krom se ili estas perditaj). Tiujn la membroj de CCNE povos aĉeti je simbola prezo. Bonvolu vin anonci.

La aliaj estos lokitaj en la biblioteko kaj pruntepreneblaj.

Cetere repertuaro de la tuta stoko ekzistas (la sep karton-skatoloj). Se vi serĉas specifan libron, ne hezitu sciigi la titolon. Se hazarde ĝi troviĝas en la stoko, Nicole kaj Dominique videble estos kontentaj malembarasiĝi je ĝi kaj vin … kontentigi.

Koran dankon al Nicole kaj Dominique Babin.

 

Nuligita – Koncerto de Leïla Huissoud

Nuligita

Ĝusdatita : 29a de januaro 2017


Por la 2017a, la Nanta Esperanto-KulturCentro organizas grandan koncerton en la Koncertejo de la Muzik-lernejo. Ni akceptos la junan aŭtorinon-komponistinon-kantistinon Leïla Huissoud kaj ŝian muzikiston vendredon vespere la 12an de majo 2017a.

Tiu spektaklo celas ĉiujn publikojn. Leïla kantos precipe en la franca kaj por ĉi tiu okazo, akceptas aldoni al sia kutima repertuaro 3 surpriz-kantojn en Esperanto.

La enirbiletoj kostos ĉirkaŭ 15 eŭrojn (12 eŭrojn kun rabato).

Ni planas vendi parton de la biletaro proprarimede, alian parton interrete el nia retejo, kaj parton en la profesiaj bilet-vendejoj.

La Nanta Esperanto-KulturCentro aŭdacas ambician projekton. La proviz-buĝeto estas impona. La sukceso dependas de la persona kunagado de ĉiuj membroj de nia asocio (organizado, vendado de la enir-biletoj, informado). Ni kompreneble celas forvendon de la 240 sid-lokoj de la ĉambro Debussy, sed ĉefe konigon de nia lingvo trans la tradiciaj esperantlingvaj medioj. Tio fareblas sed tiucele ĉies engaĝiĝo estas dezirata kaj bezonata.

Kroma informo :

Leïla estas 20-jara. Ŝi partoprenis la televidan elsendon « The Voice » en 2014a, kio helpis ŝian disfamiĝon. Jen samplo-ligo kiu nutros vian scivolon :

https ://www.youtube.com/watch ?v=DrT_gU594jw (muzik-festo de 2014 en Grenoble)

Ŝi publikigos kompakt-diskon printempe. Estos trafa okazo por ke ŝi subskribu ekzemplerojn fine de la koncerto kaj, por ke nia asocio provizu la publikon per informoj pri la lingvo « Esperanto ».

 

 

Raporto pri la vizito de Sro. Melnikov

“Saluton al ĉiuj ,
Tri tagojn ni gastigi Aleksandro Melnikov, kaj tio estis granda plezuro. Ni multe serioze parolis, ŝercis kaj ridis … Nantaj klubanoj vizitigis al li sian urbon, kaj vespere ĉirkaŭ dekkvino da homoj partoprenis lian prelegon (pri la ukrainia krizo), kiu estis ege interesa kaj viva.
Krome, ni invitis lin en vinologian vesperkunvenon, kiu estis por li malkovro de unu el niaj regionaj specialaĵoj. Li eĉ kantis ruse kun unu el niaj amikoj, kiu pli bone sciis la parolojn ol Aleksandro (laŭ diroj de Aleksandro mem).
Se li havos okazon reveni en nian regionon, ni tutcerte denove akceptos lin kun granda plezuro.
Amike,
Christiane”

DSC02461

 

Nanto : Vizito de Sro. Aleksandro Melnikov

Ne forgesu !

Inter la 18a kaj la 20a de marto, nia klubo bonvenigos Sron. Melnikov, el Rusio.
Kiel kutime ni planas grupe vizitigi al li la urbon (Passage Pommeraye”, Place Royale”, la elefanto …), aŭskulti lian prelegon kaj manĝi kune.

Sabaton la 19an de marto :

2h30 : Vizito de Nanto
Por kiuj deziras nin akompani, ni rendevuos je “Place du Commerce” antaŭ la “FNAC”.

Dimanĉon la 20an de marto :

6h15 : Prelego “Nigro-Blanko-Ĉielarko”
Pri la la ukrainia krizo vide el Rusio, Ukrainio kaj Okcidento.
En la “Manufacture des tabacs – Salle B (1er étage).
Adreso : 61 boulevard Stalingrad , NANTES 44000
Tramo 1 : ĉe haltejo “Manufacture des tabacs” aŭ “Moutonnerie

8h : Vespermanĝo
Post lia prelego eblos kune vespermanĝi en tiu restoracio (enskribiĝoj fermitaj)
Piazza d’Italia – 5, cours Olivier de Clisson – 44000 NANTES
Tramo 1 : haltejo “Commerce”

Ekzamenoj 2016

Kelkaj el vi revekis la ideon pri planado de ekzameno-sesio en la venontaj monatoj.
Temas pri la ekzamenoj de la Franca Instituto de Esperanto.

Estas nekontesteble ke tiu ideo estas bona ideo, interalie por … sin taksi, malkovri siajn mankojn pri la lingvo, sin kuraĝigi.

Cetere estas granda avantaĝo por la asocio kaj la movado : certigi averaĝan uzo-nivelon kaj trovi eventualajn instruontojn por siaj kursoj.

Ekzistas kvar niveloj :

  • Atesto pri lernado
  • Atesto pri praktika lernado
  • Atesto pri supera lernado (komuna trunko) kaj Atesto pri kapableco (fakaj branĉoj)
  • Altaj Esperantaj Studoj

Normale, la “Atesto pri supera lernado” estas la minimuma diplomo por animi kurson. Ni povas organizi (en Nantes) sesion ĝis tiu nivelo inkluzive.

Por pliaj informoj (programoj, tarifoj, regularo, …), bonvolu viziti la retejon : http ://www.franca-esperanto-instituto.net/ en la franca aŭ en Esperanto.

Se ne sin anoncos sufiĉe da kandidatoj por iu nivelo, ni ne povos organizi sesion de tiu nivelo.

Bonvolu kandidatiĝi per tiu paĝo : https ://nantes-esperanto.fr/examens/

Se vi bezonos pli da informoj, bonvolu kontakti Christian Rivière (02 40 25 24 05 aŭ christian.riviere0324@orange.fr)

Ĝis baldaŭ,

Feliĉan novan jaron 2016

Karaj amikoj kaj membroj de nia esperanto-asocio,

Nome de CCNE, mi deziras ĉion bonan por vi, por viaj familianoj kaj por viaj proksimuloj, okaze de la nova jaro 2016.

Por la asocio, ni simple esperu revigliĝon.

Ĝuste ĉi-jare ekzistas seriozaj elementoj por refariĝi optimismaj, kaj la baldaŭa ĝenerala asembleo sin anoncas esperiga. Ŝajnas ke tre oportuna kunteksto sin prezentas por redoni viglon al nia asocio, ankaŭ por konsiderinde rejunigi la membraron kaj la komitaton.

Se vi volas scii iom pli, utile kontribui en tiu ĉi evoluo, ne maltrafi ĉi unikan oportunon, kaj kuraĝigi la novulojn, nepre rezervu la 17an de januaro por pli kunefika funkciado de nia asocio kaj por Esperanto.

Pro tio la nuna komitato sincere antaŭdankas,

La prezidanto,

C.Rivière

Feliĉan novan jaron 2016

 

Durance

Al ĉiuj membroj de CCNE,

Nia asocio de multaj jaroj proponas librojn en la librovendejo Durance, centre de Nantes.
Post efemera revigliĝo de la vendo komence de la jaro 2015, la afero denove velkis por ne diri mortis, ĉar absolute neniu libro estis vendita de tiam. Jam estas tradicio ke ni regule rememorigu tiun eblon viziti nian literaturon, kaj ĉiufoje la afero efektive revivas provizore. Do ek ! Esperinde tiu ĉi mesaĝo same tiklos viajn scivolon kaj legemon.

Baldaŭas la somero. Kiam vi devos resti en ombro pro varmego, pensu ke du aferoj estos absolute necesaj : freŝa trinkaĵo en via dekstra mano kaj libro en via maldekstra.

Je bona “legado sub palmoj”.

Christian Rivière

Informo kaj propono :

La libroj de nia eksa prezidanto Maurice Schudeller estis afable donacitaj al nia asocio.
Kelkajn (dekon da) ni utile enmetos en la bibliotekon. La ceterajn ni proponas revendi al niaj membroj (po 2 eurojn).
Cetere enestas unu ekzemplero de PIV (antaŭa versio) en bona stato kiun ni decidis vendi ok eŭrojn. Ne ĉiutage PIV (eĉ antaŭa) troveblas je tiu prezo. Bona okazo.
Se vi estas interesata, bonvolu telefoni al Christian Rivière (02 40 25 24 05).