Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto

Zamenhof-festo, 14an de decembro, en Angers

Saluton            


Kiel ni jam anoncis en nia mesaĝo de la 24-a de oktobro, la anĝeva ESPERANTO grupo sin proponas por organizi ĉi jare la Zamenofan tagon dimanĉon 14-an de decembro.
Ni strebis limigi la prezon je tre saĝa 12 € kun kvalita manĝo por ke ĉiuj povu partopreni.
Jen la ĉefaj elementoj de la programo.

LOKO  :  Foyer Darwin, 3 rue Darwin Angers (samloke kiel en 2009  ;en la kvartalo Belle-Beille, Angers-Ouest)

PROGRAMO  :
– 9h30  : akcepto kaj bonvenaj kafo kaj biskvitoj,  
ekspozicio de libroj kaj dokumentoj rilate al la unua mondmilito
– 10h30  : montro de la filmo  far Dominique GAUTIER “Esperanto” (62 mn)
-12h  : aperitivo sekvota de manĝo
-14h  : distra parto /animado  fare de Famo (kantoj) kaj Jak LAMBOUR (tekstoj de Gaston Couté)

La manĝo inkluzivas  : enirpladon, ĉefpladon (viando aŭ fiŝaĵo kaj legomoj), fromaĝon kaj deserton (mem-servo). Vi ankaŭ ricevos botelan vinon kaj kafon.

Prezo por la tuta tago estas 12€.

Ni bezonas koni kiom da homoj proksimume partoprenos por doni firman respondon al restoracio.
Ĉu vi povus en via grupo rapide nombri la partoprenontojn (ĉefe por la manĝo).
Ni ŝatus ricevi vian respondon por la 25-a de novembro kvankam tio ja estas baldaŭ.
Ni kalkulas pri vi kaj antaŭdankas vin.

Amike

La anĝeva grupo

Zamenof-festo, 14an de decembro, en Angers

La Esperanto-Asocio en Angers planas organizi la ĉi-jaran regionan Zamenof-feston, dimanĉon la 14an de decembro.
Loko kaj programmo ankoraŭ ne estas fiksitaj, sed jam bonvolu reservi vian tagon
Informoj venos poste, aŭ /kaj retmesaĝe :   http ://www.esperanto-angers.fr

Agrablan vesperon al ĉiuj
Laŭrent sekretario por la Esperanto-grupo de Angers

por la  grupo de Nantes : ebleco kunveturi .
skribu al :    okazos@gmail.com

Partoprenu la 100an UK, Lillo 2015 !

Kara membro, aŭ amiko de Esperanto, Esperanto-parolanto aŭ -subtenanto,
Ĉiujare la plej granda Esperanto-evento de la jaro estas la Universala Kongreso (UK). En 2015 la UK  estos des pli ekster-ordinara, ĉar :
  • estos la jubilea, 100a UK
  • ĝi okazos en Francio …
  • en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
  • ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
  • estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
Do, rendevuo en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015.
Bv. rapide aliĝi. La unua aliĝperiodo, kun la plej favoraj prezoj, finiĝos la 31an de decembro 2014. 
Aliĝu al la 100a UK Lillo 2015
  • Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
  • Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
Eblas pagi la kotizon al Espéranto France ĉeke aŭ ĝire. Kiel membro de UEA, vi ŝparos monon do ne forgesu aliĝi nun…
Informiĝu pri la 100a UK Lillo2015  :
  • Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
  • Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
  • Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
Informu samideanojn kaj transdonu tiun mesaĝon, interalie per lokaj diskutlistoj.
La LKK de la 100a UK, Lillo 2015
Participez au 100e Congrès Mondial d’espéranto, Lille 2015 !

Chaque année, l’événement majeur en espéranto est le congrès mondial.
En 2015, le congrès mondial d’espéranto sera vraiment un événement exceptionnel :
  • ce sera le 100e Congrès Mondial d’espéranto,
  • il aura lieu en France,
  • il se tiendra à Lille, à proximité de Boulogne-sur-Mer, ville du tout premier Congrès en 1905,
  • il rassemblera plusieurs milliers d’espérantophones du monde entier,
  • ce sera une occasion de dépasser l’affluence du précédent congrès mondial s’étant déroulé en France, à Montpellier en 1998, avec plus de 3100 participants !

Donc rendez-vous à Lille du 25 juillet au 1er août 2015 !

Inscrivez-vous pendant la première période qui s’achève le 31 décembre 2014 pour profiter du tarif d’inscription le plus favorable.

Pour s’inscrire au 100e congrès mondial d’espéranto Lille 2015 :
  • En ligne, cliquer sur ce lien http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, en payant directement à UEA ou via Espéranto-France,
  • Ou envoyer le bulletin que vous trouverez joint au Monde de l’Espéranto n° 589, à Espéranto-France qui transmettra à UEA.
Il est possible de payer à Espéranto-France par chèque ou virement.
En étant membre de UEA, vous économiserez sur votre inscription. Donc pensez aussi à renouveler votre adhésion.

Pour plus d’infos sur le 100e congrès mondial d’espéranto Lille 2015 :
  • Visitez et “aimez” la page Facebook lille2015,
  • Consultez le site de Lille2015.fr. Vous y trouverez notamment le bulletin promotionnel et une affiche téléchargables,
  • Vous pouvez nous envoyer vos questions et remarques àlille2015@lille2015.fr.

Pensez à informer votre entourage et partager ce message sur les listes locales de discussion !

Le comité d’organisation de Lille 2015

2 novaj libroj – Christian Rivière

De februaro, mi preskaŭ plentempe laboris pri tradukado (el la franca) de du libroj  :
Krokizo pri detruo” de Patricia Cottron-Daubigné
Raporto pri labor-konflikto en konata uzino apud Niort. Poezieca sub proza formo (56 paĝojn)
La horoj subteraj” romano de Delphine de Vigan
Romano de konata aŭtoro, facile legebla, parte aŭtobiografia (170 paĝojn)
Eble mi elektis du librojn kiuj rilatas al la labor-medio tial ke mi ĵus instaliĝis en « definitiva ferio ». Eble pro bezono turni la paĝon  ! Ili tamen priskribas du vizaĝojn ege malsamajn de la labor-mondo, nu bedaŭrinde du vizaĝojn same krizajn …
Ĵus alvenis al mia hejmo ambaŭ stokoj de freŝpresitaj libroj. Venas do la momento ilin diskonigi al pli larĝa publiko. Bonvolu trovi ĉi-kune pli ampleksan prezenton de tiuj du legaĵoj.

“Krokizo pri
detruo”
originale verkita de Patricia
Cottron-Daubigné
Tiu verkanta, kiu heroldas la parolon de tiuj ĉi laboristoj,
almenaŭ kiu provas, mi, tiu veturas al la urbo, urbeto sur ebenaĵo, iom
provinca, iom moderna. Dekstre, diveneblas la uzinoj, figuras la konstruaĵoj,
ŝvebas la fumoj, ankaŭ la Loĝoj Moderprezaj, vertikalaj. Maldekstre la
preĝejturoj. Tio esencis la vivojn, longtempe, la spacon, ties aranĝon, la
tempon kunspertitan. La novan epokon ili timas, ili, la laboristoj, tiuj kun
kiuj mi parolas, kiujn mi rakontos, ili timas ĉar la baldaŭa tempo eble estos
tempo sena.
Per simplaj vortoj,
Patricia Cottron-Daubigné priskribas la detruon, laŭtage, de grupo da homoj en
ties uzino, en Francio, ie en provinca urbo.
Raporto poezieca sub proza formo, pri labor-konflikto
en konata uzino apud Niort.
“La horoj subteraj”
konata romano de Delphine de Vigan
Aŭ ŝi renkontos viron
en la vagono aŭ en la Kafejo de l’ Stacio, viron kiu diros al ŝi tio ne
plu povas daŭri, sinjorino, donu vian manon, prenu mian brakon, retroiru,
demetu vian sakon, ne restu stare, altabliĝu, estas finite, vi ne plu iros
tien, ne plu eblas, vi rezistos, ni rezistos, mi vin asistos. Nu, aŭ viron aŭ
virinon, fine ne gravas. Iu komprenos ke ŝi ne plu povas iri tien, ke ĉiun
tagon pasantan ŝi plu konsumiĝas, eluzas la esencon el si.
Mathilde kaj
Thibault ne konas sin reciproke. Kore de urbo en senĉesa moviĝo, ili estas duopo inter
milionoj. Du figuroj kiuj povus renkontiĝi, kolizii, eble nur preteriĝi. Iun
tagon de majo.
La horoj subteraj estas leginda romano pri la
nevideblaj violentoj de mondo sena je dolĉo, kie oni riskas detruiĝi,
nerimarkite.
Romano
facile legebla, parte aŭtobiografia.

“Krokizo pri detruo” de Patricia Cottron-Daubigné
56 paĝojn, 6 €
“La horoj subteraj” de Delphine de Vigan
170 paĝojn, 10 €
mendo ĉe  :
christian.riviere0324@orange.fr
Por la sendo-kostoj  :
Krokizo pri detruo  : 1,20 € por
Francio, 0,46 € por Eŭropo, 0,76 € por aliaj kontinentoj
La
horoj subteraj  : 2,45 € por Francio, 0,87 € por Eŭropo, 1,45 € por aliaj
kontinentoj
Ambaŭ
libroj  : 3,30 € por Francio, 1,28 € por Eŭropo, 2,13 € por aliaj
kontinentoj
Almenaŭ
ses libroj entute  : rabato, cetere sendo-kosto senpaga
“Les heures souterraines” de Delphine de Vigan
       
Auteur : Delphine
de Vigan
Titre : Les heures souterraines
Editions : JC Lattès
Collection : Littérature française
Date de Parution : 08/2009
 
Chaque jour,
Mathilde prend la ligne 9, puis la ligne 1, puis le RER D jusqu’au
Vert-de-Maisons. Chaque jour, elle effectue les mêmes gestes, emprunte les
mêmes couloirs de correspondance, monte dans les mêmes trains. Chaque jour,
elle pointe, à la même heure, dans une entreprise où on ne l’attend plus. Car
depuis quelques mois, sans que rien n’ait été dit, sans raison objective,
Mathilde n’a plus rien à faire. Alors, elle laisse couler les heures. Ces
heures dont elle ne parle pas, qu’elle cache à ses amis, à sa famille, ces
heures dont elle a honte.
Thibault travaille
pour les Urgences Médicales de Paris. Chaque jour, il monte dans sa voiture, se
rend aux adresses que le standard lui indique. Dans cette ville qui ne lui
épargne rien, il est coincé dans un embouteillage, attend derrière un camion,
cherche une place. Ici ou là, chaque jour, des gens l’attendent qui parfois ne
verront que lui. Thibault connaît mieux que quiconque les petites maladies et
les grands désastres, la vitesse de la ville et l’immense solitude qu’elle
abrite.
Mathilde et
Thibault ne se connaissent pas. Ils ne sont que deux silhouettes parmi des
millions. Deux silhouettes qui pourraient se rencontrer, se percuter, ou
seulement se croiser. Un jour de mai. Autour d’eux, la ville se presse, se
tend, jamais ne s’arrête. Autour d’eux s’agite un monde privé de douceur.
Les
heures souterraines
est un roman sur la violence silencieuse. Au cœur d’une
ville sans cesse en mouvement, multipliée, où l’on risque de se perdre sans
aucun bruit.
L’auteur  :
Delphine de
Vigan est notamment l’auteur du best seller No et moi, plus de 400
000 exemplaires vendus toutes éditions Prix des Libraires 2008, adapté au
cinéma par Zabou Breitman, et des Heures souterraines (2009), près de
100 000 exemplaires vendus en édition première et traduit dans le monde entier.
Elle faisait partie de la dernière sélection du Goncourt. Elle vit à Paris.
“Croquis-Démolition” de Patricia Cottron-Daubigné
    
 
Auteur : Patricia Cottron-Daubigné
Titre : Croquis-Démolition
Editions de la Différence
Collection : Politique
Date de Parution : 2011
« Celle
qui écrit, qui porte la parole des ouvriers d’ici, qui essaie, je, roule vers
la ville, petite ville dans la plaine, une image de province, moderne un peu.
Sur la droite, on sait qu’il y a les usines, la forme des bâtiments et les
fumées  ; les HLM aussi, à côté, hauts. À gauche les clochers. Cela a pu
résumer les vies, longtemps, l’espace sa répartition, son temps croisé. Le
temps nouveau, ils ont peur, ils, les ouvriers, ceux avec qui je parle, ceux
que je vais raconter, ils ont peur, le temps nouveau qui vient sera peut-être
un temps mort. »
Avec des
mots simples, un rythme, un ton, Patricia Cottron-Daubigné nous peint, tel un
chemin de croix où l’on inspire à chaque halte (Regard  ; Stèle  ;
Croquis-démolition  : lieux  ; Croquis-démolition  : hommes –
premier plan de licenciement  ; Croquis-démolition  : hommes –
fermeture définitive de l’usine  ; Chantier) la destruction, au jour le
jour, d’un groupe d’hommes et de femmes, en France, quelque part, dans une
ville de province.

AŬTUNE, la ferioj

Lernejaj ferioj okazas de la 18a de oktobro ĝis 2a de novembro por infanoj en ĉiuj zonoj.


De la 19/20a ĝis 23/24a de oktobro, Ansofi Markov gvidas kurson Praktikado de la lingvo plurnivela
en Kvinpetalo. Legu en kvinpetalo.org malsupre.
De la 24a de oktobro ĝis 2/3a de novembro okazos staĝo AŬTUNE kun 3-4 E-kursoj,
kun prelegoj kaj kantado, kun aparta zorgo pri infanoj, kun speciala gasto.
Legu en gresillon.org/autune.
Se vi ĉeestas ambaŭ staĝojn, tiam vi profitas specialan redukton de 10 %

Les vacances scolaires auront lieu du 18 octobro au 2 novembre pour les enfants des 3 académies.


Du 19/20 au 23/24 octobre, Ansofi Markov guidera la Pratique de la langue à plusieurs niveaux
à Bouresse. Lire dans kvinpetalo.org en bas.
Du 24 octobre au 2/3 novembre aura lieu le stage AŬTUNE avec 3-4 cours d’espéranto,
avec des conférences, du chant, avec des activités spéciales pour les enfants, avec un invité spécial.
Lire dan gresillon.org/automne.
Si vous participez aux deux stages, alors vous profitez d’un réduction spéciale de 10 %.

+ + + Kastelo Grésillon / Greziljono + + +

AŬTUNE, la ferioj   gresillon.org/autune
 Jarfina FESTego kun Novjara FESTeno   gresillon.org/jarfino
  Retejo   gresillon.org 

La kultur-Centro Nantes Esperanto proponas kolektivan vojaĝon al Chateaubriant

 Karaj geamikoj,

La Kultur-Centro Nantes Esperanto invitas vin al vizito de la urbo “Chateaubriant” kaj de ties kastelo.
Ni veturos per la nova elektra trajno-tramo. 
Ni petos de vi pagon de la transporto laŭ grupa tarifo. Nepre registru vin rapide.
La 7an de junio matene, ni foriros je la 11h10, kaj alvenos al “Chateaubriant” je la 12h17.
Ni proponas kunmanĝon en restoracio.
Restoracio — L’Amazone 25 rue  Place Motte (1,3 km de la stacidomo)
Prezo  : eblas tagmanĝi laŭ la jenaj prezoj : 12 €, 18 €, 22 €, 30 €

Posttagmeze : Vizito de la urbo, de la kastelo, ktp.
Reveno de “Chateaubriant” je 5h21 vespere alveno al “Nantes” je la 6h29

adreso por la registro kaj por rezervado de la restoracio  : antaŭ la 31a de majo.

okazos.nanto@gmail.com

LASTE : Viaj plej belaj memoroj pri E-ujo en nova Kultura Kajero ? 11-17 majo

   Renkonto de rememoroj kaj rakontoj
inter malnovaj esperantistoj kaj/aŭ iamaj gastoj de Greziljono
 de dimanĉo, 11-a ĝis sabato, 17-a de majo 2014

  • La partopreno en la aktivaĵoj estas libera, venu kiam vi deziras, ripozu kiam vi bezonas
  • Isabelle Nicolas, Jean-Luc Kristos De Estintec’ al Estontec’  ! Kiel utiligi niajn memorojn por novbakitaj aŭ venontaj esperantanoj  ?
  • Caroline Mauboussin Libro-bindado laŭ pralula maniero
  • Jean-Luc Kristos Kantu ni  ! — Dancu ni  !
  • Isabelle & Jean-Luc : Promenado tra la parko
 Pli da detaloj en  http ://www.gresillon.org/s1

Plus de détails  http ://www.gresillon.org/s1fr 

Sekretario de la Esperanto-KulturDomo

Cet été à Grésillon, la semaine de tourisme ou cours d’espéranto    

du dimanche 29 juin au dimanche 6 juillet 2014   
avec excursions à la journée à des châteaux de la Loire et demeures d’artistes de la Renaissance   
ou cours d’espéranto et activités de chant et danse avec Jean-Luc
sera organisée si un minimum de 20 personnes s’y inscrivent avant le 31 mai.
Alors attention, ne retardez pas votre inscription pour une expérience exceptionnelle
de visites guidées par notre guide professionnelle en espéranto Catherine Kremer.
Informations gresillon.org/s2fr
………………………. Esperanto …………………………..

Chi-somere en Gresillon, la semajno de turismo au Esperanto-kursode dimancho 29a de junio ghis dimancho 6a de julio 2014   
kun tuttagaj ekskursoj al la Luar-kasteloj kaj rezidejoj de Renesancaj artistoj   
au kun Esperanto-kurso kaj aktivajhoj de kanto kaj danco kun Jean-Luc  
estos organizita nur se minimume 20 personoj alighas ghis la 31a de majo.
Atentu do, ne prokrastu vian alighon por tiu escepta sperto de vizitoj
gvidataj en Esperanto de nia profesia chicheronino Catherine Kremer.
Informoj gresillon.org/s2
Inscriptions gresillon.org/alighos