Kategoriaj arkivoj: La eventoj ekster CCNE

GREZILJONO – Someraj staĝoj

Venontan someron, en la kastelo Greziljono, okazos diversaj staĝoj :

09/27aj de julio : Maratona Esperanto-kurso dum 18 tagoj kun Perla Mielo, Louis Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn
09/16aj de julio : Interŝanĝoj de scioj kaj faroj / Esperanto-kurso
15/21aj de julio : Semajno de vizitado en la regiono Anĵuo kun Catherine Kremer
16/21aj de julio : Speciala semajno kun kursoj pri Esperanto kaj pri la franca lingvo
21/27aj de julio : Internacia E-Konferenco de OSIEK “Esperanto en Artoj”

11/19aj de aŭgusto : Festa Semajno por infanoj kaj familioj

Informoj : gresillon.org
Enskribiĝo : gresillon.org/aligho
Aliaj staĝoj : gresillon.org/agendo

Ĝis baldaŭ en la Esperanto-kastelo Greziljono

   kastelo@gresillon.org

Esperanto-Angers : Zamenhof-tago

La 3-an de decembro 2017, okazos en Angers, la venonta regiona Zamenhof-tago.

Nepre rezervu tiun daton !

La temo estas la “BD” (bildstrioj/bildrakontoj…).

Estos prelegoj, koncerteto, ekspozicio, brokantado kaj bona etoso !

Espéranto-Angers estos ankaŭ tre dankema al vi, se vi jam anoncos vian intencon partopreni. Tio helpos por decidi, kian kunvenejon rezervi, ĉu por 10 homoj, ĉu por 100 ! !

Pli da informoj : http ://www.esperanto-angers.fr/

Ĝis baldaŭ !

Espéranto-Angers

Esperanto France : Nacia Kongreso

La francilia regiono bonvenigas la nacian kongreson de Esperanto France de la 25a ĝis la 28a de majo 2017.

Informoj kaj aligxilo : http ://kongreso2017.esperanto-france.org/ ?lang=eo

Venu partopreni la aktivadojn de asocioj, malkovri la departementon kaj korpe movi dank’al eksteraj sportoj por ĉiuj. La departemento Val-de-Marne (Val de Marn, valo de la rivero Marne) famas pro siaj tavernetoj ĉe la riverbordoj, nomitaj “guinguettes” (ginget). Venu danci je la sono de grupo de muzikistoj el nia regiono.

Pluraj francilianoj komunikos siajn pasiojn per prelegoj, koncertoj, manatelieroj.

En 2017 okazos la centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof : jen okazo prezenti al vi la arkivojn de la sidejo de la du asocioj Esperanto Francio kaj Esperanto Francilio, kiuj kunorganizas la kongreson.

La kongresa devizo : maje estu gaje !

GREZILJONO – Staĝo “Printempas” – 14a ĝis 22a de aprilo

De la 14a ĝis 22a de aprilo 2017 okazos la 6-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj.

– Kurso A1-A2 gvidata de Marion Quenut (Tuluzo)
– Kurso A2-B1 gvidata de Christophe Chazarein (Tuluzo)
– Kurso B1-B2 gvidata de Zsófia Kóródy (Herzberg)

AMO-seminario (C1) « Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj ? » gvidata de Stefan MacGill (Budapeshto) kaj Sara Spano (Italujo)
– Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA (21-22.aprilo)
– Prelegoj kun Mireille Grosjean (Svisujo)
– bona etoso kaj bonaj manĝoj (viando aŭ vegetare)

Informoj : gresillon.org/printempas
Aliĝo : gresillon.org/aligho
aliaj staĝoj : gresillon.org/agendo

Ĝis baldaŭ en la Esperanto-kastelo Greziljono

Ekzameno-sesio en majo 2017a, aliĝu !

Karaj membroj de la Nanta Esperanto-kulturcentro,

La CCNE planas ekzameno-sesion la 20an de majo.

Same kiel en 2016, tri niveloj estas proponataj :

1a grado (atesto pri elementa lernado),

2a grado (atesto pri praktika lernado),

3a grado / 1a parto (atesto pri supera lernado).

Pliaj informoj ĉe la retejo de la Franca Instituto de Esperanto :

http ://www.franca-esperanto-instituto.net/spip.php ?article6

Bonvolu rekte adresi viajn kandidatiĝon (indikante la deziratan nivelon) al Christian Rivière, antaŭ la 15an de aprilo

Christian.riviere0324@orange.fr aŭ 02 40 25 24 05

Koran dankon

Belartaj konkursoj 2017

Restas ekzakte tri monatoj ĝis la ŝloso de la venonta « Belartaj Konkursoj » (precize la 31an de marto 2017).

La lastjara rikolto (2016) de la francoj en la kategorio prozo estis vere kuraĝiga. Se iuj el vi estas nature verkemaj, ne maltrafu la okazon kaj nepre alĵetu rigardon al la regularo : http ://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj

Tute ne necesas esti membro de UEA aŭ esti kongresano por partopreni la konkurson. Cetere se bremsas vin la fakto ke vi timas ne esti lingve kapabla (prave aŭ ne), vi ja povos ricevi helpon (se ne je la lasta tago).

Kuraĝon kaj … plezuron verki.

Christian Rivière