La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans
Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskiĝis la
8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn
laborojn ; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda
partio Verda Maldekstro.
Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton
ĉirkaŭ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li
membriĝis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la
20-an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li
sukcesis allogi la ĉeeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj
organizaĵoj. Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj
Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de
1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO,
kun seminarioj, eldonaĵoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis
plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO
elektis lin sia Honora Membro.
Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982
ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis
1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj
li estis kunredaktoro de la revuo Fen-X de la landa asocio Esperanto
Nederland.
Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia
laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El
lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento
aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaŭe preskaŭ plene
mankis. Li sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj,
kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj. Li kreis ankaŭ
vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la
sendadon de lerniloj kaj ĉiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj
kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En
1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la
Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi
pri la lingvo kaj ĝia instruado. Ĉirkaŭita de ili sur la kongresa
podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĉi, kiun la
Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia sindediĉa kaj strategie brile
kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado. En la jaro 2000, en
voĉdonado de La Ondo de Esperanto, li krome estis proklamita
Esperantisto de la Jaro.
Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per
donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de
UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en
Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj
kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika
estrarano de UEA.
Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis
elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis
lin kiel tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas
unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro
la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas
tion.
Kategoriaj arkivoj: La eventoj ekster CCNE
UEA Kongreso 2015 Lille
Zamenhof-festo, 14an de decembro, en Angers
Saluton
Kiel ni jam anoncis en nia mesaĝo de la 24-a de oktobro, la anĝeva ESPERANTO grupo sin proponas por organizi ĉi jare la Zamenofan tagon dimanĉon 14-an de decembro.
Ni strebis limigi la prezon je tre saĝa 12 € kun kvalita manĝo por ke ĉiuj povu partopreni.
Jen la ĉefaj elementoj de la programo.
LOKO : Foyer Darwin, 3 rue Darwin Angers (samloke kiel en 2009 ;en la kvartalo Belle-Beille, Angers-Ouest)
PROGRAMO :
– 9h30 : akcepto kaj bonvenaj kafo kaj biskvitoj,
ekspozicio de libroj kaj dokumentoj rilate al la unua mondmilito
– 10h30 : montro de la filmo far Dominique GAUTIER “Esperanto” (62 mn)
-12h : aperitivo sekvota de manĝo
-14h : distra parto /animado fare de Famo (kantoj) kaj Jak LAMBOUR (tekstoj de Gaston Couté)
La manĝo inkluzivas : enirpladon, ĉefpladon (viando aŭ fiŝaĵo kaj legomoj), fromaĝon kaj deserton (mem-servo). Vi ankaŭ ricevos botelan vinon kaj kafon.
Prezo por la tuta tago estas 12€.
Ni bezonas koni kiom da homoj proksimume partoprenos por doni firman respondon al restoracio.
Ĉu vi povus en via grupo rapide nombri la partoprenontojn (ĉefe por la manĝo).
Ni ŝatus ricevi vian respondon por la 25-a de novembro kvankam tio ja estas baldaŭ.
Ni kalkulas pri vi kaj antaŭdankas vin.
Amike
La anĝeva grupo
Zamenof-festo, 14an de decembro, en Angers
La Esperanto-Asocio en Angers planas organizi la ĉi-jaran regionan Zamenof-feston, dimanĉon la 14an de decembro.
Loko kaj programmo ankoraŭ ne estas fiksitaj, sed jam bonvolu reservi vian tagon
Informoj venos poste, aŭ /kaj retmesaĝe : http ://www.esperanto-angers.fr
Agrablan vesperon al ĉiuj
Laŭrent sekretario por la Esperanto-grupo de Angers
por la grupo de Nantes : ebleco kunveturi .
skribu al : okazos@gmail.com
Partoprenu la 100an UK, Lillo 2015 !
-
estos la jubilea, 100a UK
-
ĝi okazos en Francio …
-
en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
-
ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
-
estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
-
Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
-
Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
-
Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
-
Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
-
Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
-
ce sera le 100e Congrès Mondial d’espéranto,
-
il aura lieu en France,
-
il se tiendra à Lille, à proximité de Boulogne-sur-Mer, ville du tout premier Congrès en 1905,
-
il rassemblera plusieurs milliers d’espérantophones du monde entier,
-
ce sera une occasion de dépasser l’affluence du précédent congrès mondial s’étant déroulé en France, à Montpellier en 1998, avec plus de 3100 participants !
-
En ligne, cliquer sur ce lien http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, en payant directement à UEA ou via Espéranto-France,
-
Ou envoyer le bulletin que vous trouverez joint au Monde de l’Espéranto n° 589, à Espéranto-France qui transmettra à UEA.
-
Visitez et “aimez” la page Facebook lille2015,
-
Consultez le site de Lille2015.fr. Vous y trouverez notamment le bulletin promotionnel et une affiche téléchargables,
-
Vous pouvez nous envoyer vos questions et remarques àlille2015@lille2015.fr.
AŬTUNE, la ferioj
Lernejaj ferioj okazas de la 18a de oktobro ĝis 2a de novembro por infanoj en ĉiuj zonoj.
De la 19/20a ĝis 23/24a de oktobro, Ansofi Markov gvidas kurson Praktikado de la lingvo plurnivela
en Kvinpetalo. Legu en kvinpetalo.org malsupre.
kun prelegoj kaj kantado, kun aparta zorgo pri infanoj, kun speciala gasto.
Legu en gresillon.org/autune.
Les vacances scolaires auront lieu du 18 octobro au 2 novembre pour les enfants des 3 académies.
Du 19/20 au 23/24 octobre, Ansofi Markov guidera la Pratique de la langue à plusieurs niveaux
à Bouresse. Lire dans kvinpetalo.org en bas.
avec des conférences, du chant, avec des activités spéciales pour les enfants, avec un invité spécial.
Lire dan gresillon.org/automne.
AŬTUNE, la ferioj gresillon.org/autune
Jarfina FESTego kun Novjara FESTeno gresillon.org/jarfino
Retejo gresillon.org
LASTE : Viaj plej belaj memoroj pri E-ujo en nova Kultura Kajero ? 11-17 majo
Renkonto de rememoroj kaj rakontoj
inter malnovaj esperantistoj kaj/aŭ iamaj gastoj de Greziljono
de dimanĉo, 11-a ĝis sabato, 17-a de majo 2014
- La partopreno en la aktivaĵoj estas libera, venu kiam vi deziras, ripozu kiam vi bezonas
- Isabelle Nicolas, Jean-Luc Kristos De Estintec’ al Estontec’ ! Kiel utiligi niajn memorojn por novbakitaj aŭ venontaj esperantanoj ?
- Caroline Mauboussin Libro-bindado laŭ pralula maniero
- Jean-Luc Kristos Kantu ni ! — Dancu ni !
- Isabelle & Jean-Luc : Promenado tra la parko
Plus de détails http ://www.gresillon.org/s1fr
Herbignac-Esperanto – Piknik-tago 2014
Saluton al ĉiuj,
Kiel
anoncite antaŭ kelkaj semajnoj de la
Herbignac-Esperant-anoj, ilia
piknik-tago 2014 okazos la dimanĉon 18 an de majo en
Herbignac.
Kiel
kutime ni rendevuos sur la loko Ranrouët.
La
direkto estos indikita laŭlonge de la vojo en proksimeco
de
Herbignac.
Jen
programo iom pli preciza por tiu tago :
Ekde
la 10-a 45 –> akceptado
Je
la 11-a 30 –> bonveniga aperitivumo
Je
la 12-a15 –> manĝado el la propraj sakoj
Je
la 14-a30 –> aŭta ekiro al Pont-Château, t.e. la
Kalvario
Tie,
ni certe malkovros religian pilgrimejon, sed ĉi tie
kaŝiĝas ankaŭ
historian lokon.
Imagu
vi, ni, ja, propra-riske, tretos lokon, iam nomita…
“kaŝejo
de malfidindaj uloj”…
La
sekvon ni malkovros kune la 18-an de majo…
Post
la vizito, reiro al Ranrouët,
kie dispartigante kukon ni adiaŭos
ĉiujn per trinkado de kafo aŭ io alia…
Kalkulante
kun via partopreno.
Ni
estos al vi ege dankemaj, se vi anoncis vian partoprenon
antaŭ la
11-a de majo.
Antaŭdankon al la vizitontoj
Ĝis baldaŭa
renkontiĝo ĉio estu al vi agrabla !
Kore
Jys,

Kastelo Greziljono
Bonvolu konsulti nian jaran agendon kun interesaj renkontoj en ĉiu sezonoj : gresillon.org/agendo … aŭ plulegi
2014-apr-19/26 : FRINGOJ, grupoj de E-lernantoj kaj instruistoj
2014-apr-26/maj-04 : PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj, gresillon.org/printempo
2014-maj-08/11 : Hhor-renkonto de Interkant’
2014-maj-11/17 : Renkonto de rememoroj kaj rakontoj inter malnovaj esperantistoj kaj iamaj gastoj de Greziljono, gresillon.org/s1
2014-jun-29/jul-06 : Turisma semajno, tuttagaj ekskursoj al reghaj kasteloj kaj rezidejoj de renesancaj artistoj, gresillon.org/s2
2014-aŭg-01/09 : Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, SAT-antaukongreso, gresillon.org/s3
2014-aŭg-09/17 : Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, familioj, SAT-Infankongreseto, gresillon.org/s4
telefono : +33-2.41.89.10.34
retmesagho : kastelo@gresillon.org
Merci de consulter notre agenda avec des rencontres et stages intéressants : gresillon.org/agenda … ou lire ci-dessous
19-26 avril : FRINGOJ, groupes d’élèves d’espéranto et leur professeurs
26 avril – 4 mai : Cours intensifs et examen international d’espéranto, gresillon.org/printemps
8-11 mai : Rencontre des chœurs d’Interkant’
11-17 mai : Rencontre pour raconter ses souvenirs, entre anciens espérantistes et anciens stagiaires de Grésillon, gresillon.org/s1fr
29 juin – 6 juillet : Semaine touristique, excursions à des châteaux de la Loire et demeures d’artistes de la Renaissance, gresillon.org/s2fr
1-9 août : Semaine anationale avec cours, excursions et conférences, pré-congrès de SAT, gresillon.org/s3fr
9-17 août : Semaine festive pour enfants, ados, familles, SAT-IIK, gresillon.org/s4fr
tél. : 02.41.89.10.34
courriel : kastelo@gresillon.org
ghis baldau ! ! !
Programo 2014 de la franca Esperanto-kastelo Greziljono
2014-apr-26/maj-04 : PRINTEMPaS, intensivaj kursoj en 3 niveloj, internaciaj KER-ekzamenoj B1-C1. Rete :gresillon.org/printempo
2014-maj-08/11 : Kantado de korusaro Interkant’
2014-maj-11/17 : Renkonto de rememoroj inter malnovaj esp-istoj kaj iamaj gastoj de Greziljono. Rete :gresillon.org/s1
2014-jun-29/jul-06 : Turisma semajno, tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj. Rete : gresillon.org/s2
2014-aŭg-01/09 : Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ SAT-kongreso. Rete :gresillon.org/s3
2014-aŭg-09/17 : Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, SAT-Infankongreseto. Rete :gresillon.org/s4
2014-okt-24/nov-01 : AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj.
Adreso : MCE, Grésillon, St. Martin d’Arce, 49150 BAUGE-EN-ANJOU, France
Telefono : 02.41.89.10.34
Retpoŝto : kastelo@gresillon.org
Retejo : gresillon.org