Kategoriaj arkivoj: La eventoj ekster CCNE

Invitilo al SAT-Am-jarkunsido en Grez dim 05/04

Karaj SAT-Amikaranoj,


Konforme al tio, kion vi povis vidi sur p.10 de La Sago 105, ni, post konstato ke nur 15 homoj aliĝis el minimume 30 atenditaj je la 07a de marto, kiel anoncite decidis nuligi la kongreson, bedaŭrante ke tro malfrua preparado ne ebligis sukcesigi ĉi planon Verdunan. Rapide la komitato kontaktis kun Greziljono por trovi solvon tamen jarkunsidi, k tuj estis pozitiva respondo. Jen do ni invitas vin la 5an de aprilo al Greziljona kastelo.

Provizora programo de tiu Jarkunsido 2015 de nia asocio  :
- 9a30  : akceptado 
- 10a – 11a30  : laborgrupo pri la revuo 
- 15a – 16a30  : laborgrupo pri statutoj de SAT-Amikaro 
- 17a – 19a  : plena kunsido kun dum 45 min. agadraporto kaj financraporto  ; dum 1h15 raportoj de la laborgrupoj por debatoj kaj rezolucioj por referendumo.

NB  : eblos alveni sabatvespere aŭ pli frue k forveturi lundmatene aŭ poste.
La respondeculoj de la kulturdomo strebos por taŭge akcepti ĉiujn anojn de SAT-Amikaro sed komplemente al kantemuloj de La Kompanoj k Interkant’, kiuj jam rezervis la kastelon sed kompreneme akceptis ke SAT-Amikaro paralele al ilia programo kunsidu.

Atentu  : se multos la partoprenantoj, endos uzi kelkajn dormoĉambrojn, kiuj estas nehejteblaj. Se vi havas domveturilon aŭ ruldomon, ne hezitu uzi ilin. Eke de aprilo, la konstruaĵoj de Greziljono ne jam varmiĝis. Ni konsilas al la partoprenantoj kunporti varmajn vestaĵojn. Kiuj povas, tiuj kunprenu dormosakon aŭ littukojn (kun varma plumono), se ne, krompago estas 7-eŭra.

Por informoj k aliĝo al la jarkunsido 2015 de SAT-Amikaro, iru rete al http ://gresillon.org/koruso aŭ http ://gresillon.org/alighi k sendu ĉi-ligitan plenumitan paperan aliĝilon al  :

Maison Culturelle de l’Espéranto, 
Château de Grésillon, 
St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU

Ĉiuj bonvenas partopreni al tiu jarkunsido, eĉ se nur parte (ekz por tiuj SAT-Amikaranoj, kiuj estos surloke prioritate por kanti). Anoncu rapide vian venon por helpi organizantojn  !

Esperante renkonti vin en Greziljono la 05an de aprilo, kamarade k plej amike vin salutas

Por la komitato,
Markovo-Vito 4103

Staĝo pri ĉiĉeronado en Majo – Kvinpetalo

Karaj amikoj, 

Ni informas vin ke la staĝo pri ĉiĉeronado
okazos inter la 14a kaj la 18a de Majo en Kvinpetalo (Bouresse) apud Poitiers.
La staĝo estas malfermita al ĉiuj kaj celas estontajn gvidantojn, ĉu dum la UK en Lillo
ĉu dum aliaj esperantaj aranĝoj.
Aliĝu kaj pagu antaŭ la 14a de Aprilo por ricevi rabaton de 15€.
Pli da informoj vi trovos en la alireblaj dokumentoj :

kanzonateliero de La Kompanoj kaj korusstaĝo de Interkant en Gresillon

Bonvenon en kanzonateliero de La Kompanoj kaj korusstaĝo de Interkant en Gresillon.

De sabato, 4a de aprilo, 10h (eblas alveni la 3an vespere) ĝis merkredo, 8a, 16h.

(Tiuj kiuj povas veni malpli longtempe, estas ankaŭ bonvenaj.

Atentu
 : se vi aliĝas kaj pagas antaù la 4a de marto, vi rajtas je 10 %a rabato.(atenteme legu precizigojn finmesaĝe antaŭ aliĝi.)

Uzu tiujn ligilojn en Esperanto :

Informa paĝo

Aliĝilo

Utilisez ces lien en français :
Page d’information

Formulaire d’inscription


Celo de La Kompanoj estas instigi al simplaj kunkantadoj, unuvoĉaj, por plezuro kaj ĝojo.

Retejo de La Kompanoj
por havi informojn kaj kanzondosierojn.

Ne necesas scipovi legi partiturojn, eblos ankaŭ legi simplajn tekstojn.
Ne necesas koni muzikon, nur emi kanti kaj kunkanti !
Ne necesas engaĝiĝi, nur veni por kunkanti kaj bonhumori !
Akompanos kunkantantojn almenaux suzafono, violono, gitaro kaj akordiono, ankaŭ kromaj muzikistoj estas bonvenaj !

Giganta surstrata kunkantado okazos sur la operplaco de Lille, lundon la 27an de julio je 15h, sed okazos antaŭe kaj poste aliaj kunkantigaj renkontiĝoj, vidu :
http ://lakompanoj.free.fr

Samtempe provkantos Interkantanoj. Tio estas tre oportuna kaj ĝojiga okazo kunigi
samloke muzikemulojn, kantemulojn, kaj de tio povos naskiĝi novaj
kontaktoj kaj amikecoj. kaj tio donos eblecon al la du projektoj interŝanĝi
spertojn, fortojn, ideojn, havi komunajn atelierojn (ekzemple varmigo de voĉoj)…



Precizigoj :
Alklaku la staĝon ”Interkant” en la categorio ”kursoj”, tio signifas ke vi devos pagi po 10 €  tage,
sed kompense, vi rezervu ĉambron 6-litan , do po 9 € nokte, kaj vi skribu en la komentoj kian ĉambron vi deziras.
Ĵanik, kiu respondecas pri la staĝo, kiel kutime aranĝos la kunĉambrigadon laù la deziroj.

Jen pliaj klarigoj de jannik :
titolo de la periodo sur tttejo gresillon.org en la alighilo :
3-8 avril 2015   : rencontre d “Interkant'” et chansons avec les ” kompanoj”
2015-apr-03/08 : hhorrenkonto de interkant kaj kunkantado kun la kompanoj
 la partoprenantoj de ambaù aranghoj : krucu” fleksebleco tarifo” aù” kampadejo”
ili indiku sub “rimarkoj…” en kiomnombra litchambro ili deziras tranokti kaj eventuale kun kiu(j) persono(j) por ke Jannick disdonu la litchambrojn, shi informos rekte la personon kaze de ne plu libera loko por plenumi la peton por trovi solvon.
ili krucu “kurso” kaj  plenigu en la fako “kurso elektita” :Interkant’ aù kompanoj

Grezijona novaĵo : via partnero, kiu ne kantas, sed ja emus labori en la kastelo aŭ parko,
povas partopreni la staĝon kaj pagos nur la manĝojn.
Se vi havas problemojn por aliĝi ne hezitu kontaktijannick.huet@free.fr)
amuzikajn salutojn kaj ĝis Grezijono aŭ iom pli poste :-)  nome de La Kompanoj kaj Interkant
FaMo
06 63 74 07 54
http ://famofamo.free.fr

Partoprenu la 100an UK, Lillo 2015 !

Kara membro, aŭ amiko de Esperanto, Esperanto-parolanto aŭ -subtenanto,
Ĉiujare la plej granda Esperanto-evento de la jaro estas la Universala Kongreso (UK). En 2015 la UK  estos des pli ekster-ordinara, ĉar :
  • estos la jubilea, 100a UK
  • ĝi okazos en Francio …
  • en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
  • ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
  • estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
Do, rendevuo en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015.
Aliĝu al la 100a UK Lillo 2015
  • Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
  • Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
Eblas pagi la kotizon al Espéranto France ĉeke aŭ ĝire. Kiel membro de UEA, vi ŝparos monon do ne forgesu aliĝi nun…
Informiĝu pri la 100a UK Lillo2015 :
  • Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
  • Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
  • Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr
Informu samideanojn kaj transdonu tiun mesaĝon, interalie per lokaj diskutlistoj.
La LKK de la 100a UK, Lillo 2015

PRINTEMPaS 2015

Saluton 

La unua aliĝperiodo kun 10 %a redukto finiĝas fine de februaro.

PRINTEMPaS  : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2015

Kurso kun Zsofia, Christophe aŭ Marion Quenut (2015-apr-17/25)
                      KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2015-maj-25/26)



Staĝanoj ekzameniĝantaj ne pagas la tranokton de la 25a ĝis 26a de aprilo

Pli da informoj en :  /gresillon.org/printempas

ret-rigardi tiun filmeton — Homo, kiu instruis Rusion teumadi —

Por tiuj kiuj ne regule legas la gazeton Esperanto, mi konsilas ret-rigardi tiun filmeton :
 — Homo, kiu instruis Rusion teumadi —
el la film-konkurso kun la temo : Teo kaj Amo
La retligo :
En la serio “Teo kaj Amo” (tajpu tion ĉe Google) el la konkurso de Ĉina radio, estas aliaj filmetoj sur la retejo, eble malpli “profesiaj”
Bonan spektadon.
Christian Rivière

Kvinpetalo, Bouresse

Baldaŭ

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Ansofi Markov

De la 23-a ĝis la 27-a de februaro en Kvinpetalo, Bouresse

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn (2a grado kaj pli…). Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Familioj kun infanoj estas bonvenaj. Ebleco je ekzameno de FEI en la fino de la staĝo. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.
Eblas ankoraŭ aliĝi.
Bonvenon en Kvinpetalo !

Pratique de la langue à plusieurs niveaux avec Anne-Sophie Markov

Du 23 au 27 février, à Kvinpetalo, Bouresse

Le cours s’adresse aux débutants, faux débutants, mais aussi aux élèves beaucoup plus avancés… Cours en petits groupes, pédagogie adaptée, ambiance familiale.
Possibilité de session d’examen de FEI en fin de stage.
Pour vous faire une idée de l’ambiance et du contenu, voir aussi le compte-rendu d’une précédente édition de ce stage.
Il est encore possible de s’inscrire.
Bienvenue à Kvinpetalo  !
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo kaj poŝta adreso : 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE
Retadreso : informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn) (enlever les espaces)
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314
Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo/ pour tous détails techniques, inscription, visitez le site http ://www.kvinpetalo.org/

Ĉu vi ĝuas la paĝaron lernu.net ?

Saluton, kara amiko !

Ĉu vi ĝuas la paĝaron lernu.net ? Pro via partopreno en nia paĝaro, ni estas la plej granda reta Esperanto-komunumo en la mondo !

Homoj el la tuta mondo povas uzi la kursojn, forumojn, vortarojn, kaj tekstojn ĉe lernu.net senpage, pro donacoj de malavaraj Esperantistoj kiel vi ! Viaj donacoj subtenas senpagan Esperanto-lernadon en la reto. Ankoraŭ estas tempo por partopreni en nia ĉiu-jara donac-kampanjo — ankaŭ vi povas subteni la kreskadon de nia retejo kaj nia komunumo !

Koran dankon por via helpo !

Vi povas donaci per :
– Paypal (http ://lernu.net/pri_lernu/subteno/donaco.php)

– UEA-konto (lern-a)

– ĉeko – skribu la ĉekon al “ESF” kaj sendu al la adreso :
ESF
c/o Derek Roff
22 Dutch Road
Santa Fe, NM 87508
Usono/USA

– banka ĝiro :
Nomo de konto : EAI
IBAN : SK7552000000000008887398
BIC/SWIFT kodo : OTPVSKBX

Adreso de banko :
OTP Banka Slovensko, a.s.
Nám SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske
Slovakujo

Dum sendado de mono per banka ĝiro aŭ per ĉeko, bonvolu indiki “Donaco al lernu !”. Tiel ni scios, ke temas pri via donaco. Bonvolu ankaŭ informi nin, kiun sumon vi ĝiris, kaj ni enmetos vian nomon en la liston de donacintoj, se vi konsentas aperi en ĝi.

Koran dankon !

— La lernu-teamo (teamo@lernu.net)

Kontakto

Posted : 22 Jan 2015 06 :09 AM PST

Ĉu pro religio, lingvo aŭ raso, tra la mondo ankoraŭ forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj. La sanga atenco kontraŭ la satira ĵurnalo Charlie Hebdo en Parizo estas nur unu plia ĉapitro en la ĉeno de tragedioj, al kiu ni bedaŭrinde jam alkutimiĝis. En Niĝerio nur ĉi-jare, pli ol 2 mil homoj estis mortigitaj pro atakoj de la radikala islama grupo Boko Haram, sed pri tio, male al la grandskala atento donata al la franca gazeto, aperis nur mallongaj notoj en la ĵurnaloj…

En Ukrainio la homoj estas dividitaj inter tiuj, kiuj favoras al daŭra alproksimiĝo kun Eŭropa Unio kaj la civiliza modelo, kiun Usono eksportas (trudas ?), kaj tiuj, kiuj volas resti ĉe la rusa flanko, kie Putin regas absolute. Ĉu la homoj, kiuj batalas unu kontraŭ la alian, vere konas tiun, kiu estas la malamiko ?
    Vi eble rimarkos ke en la unua numero de ĉi tiu jarkolekto ni same pritraktis la temon Ukrainio. Ni revenas al ĝi nun ne pro iu aparta prefero, sed ĉar ni estas gazeto, kiu dependas de volontulaj kontribuantoj por prezenti al vi bonan materialon. Kaj ĉar Andreo Jankovskij proponis al ni sian artikolon kaj ĉar Vasilij Milushnikov afable respondis al nia peto kontribui, ni povas prezenti al vi la du flankojn de tiu situacio per la plumo de du ukrainianoj. Kiel mi jam diris foje, kial ni devus silenti pri tiklaj temoj ? Nia celo ne estas akrigi disputojn, sed doni rajton al ĉiuj esprimi sin.

Nun pri gajaj temoj : en nia rubriko Intervjuo gastas Martin Wiese, la kantisto kaj gitaristo de la legenda (nun bedaŭrinde finita) muzikgrupo Persone. Li ĵus lanĉis sian novan muzikan albumon Superbazaro. Mi estas deklarita admiranto de lia muziko. Aldone, en tiu ĉi numero vi malkovros multajn interesajn informojn, kiel ekzemple ke en Argentino, la lando de la lasta Universala Kongreso de Esperanto, estis inventitaj multaj niaj ĉiutagaj objektoj, kiel la globkrajono ; ke en Nepalo ekzistas multe pli da lingvoj ol vi povas imagi, kaj ke utopio estas uzata kiel filozofia studobjekto por rekonstruado de la socio.

Multaj homoj demandas pri la facillingvaj artikoloj, kiuj lastatempe mankis en la gazeto. Tiaj artikoloj venas malofte al ni, tial ni konstante serĉas ilin. Se vi interesiĝas, vizitu nian retejon por tie trovi pliajn informojn kiel helpi. Dume ni trovis solvon, tio estas la faciligo de la rubriko Varsovia Vento, kiun ni entreprenis antaŭ kelkaj numeroj. Mi adiaŭas por nun kaj revidos vin en la venonta eldono, kiu espereble alportos pli leĝerajn temojn !

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http ://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan apetiton !
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto