Kategoriaj arkivoj: La eventoj ekster CCNE

Belartaj konkursoj

Eble vi estas verkema, rakontema, studema, kreema. Eble vi ŝatas literaturon, teatron, poezion …

Restas du monatoj ĝis la 31a de marto por partopreni la Belartajn Konkursojn de UEA (tute ne necesas partopreni la Universalan kongreson por konkursi aŭ konkuri).

Ne ĉar oni partoprenas oni aŭtomate ricevas laŭdan mencion aŭ premion, sed ŝajnas ke partopreno al tiu konkurso estas tre bona instigo al pliboniĝo. Tio necesigas laboron seriozan kaj memkritikeman, sed mi opinias ke pli multaj povus (devus) tion celi. Tro ofte mankas nur la maltimo.

Ekzistas kvar branĉoj :

. poezio
. prozo (novelo)
. eseo (ĝenerale aŭ prilingva aŭ socia)
. teatraĵo

Por la regularo (2016) bonvolu rigardi : http ://www.espero.com.cn/2015-10/26/content_36894734.htm

Mi ja scias ke unuafoja partopreno estas timiga. Se iu el vi bezonas helpon aŭ konsilojn pri tio, ne hezitu telefoni al mi : 02 40 25 24 05. Sed ne la ideojn provizos mi.

Sincere, tio estas tre konsilinda sperto.

Esperante ke mi konvinkos almenaŭ unu el vi.

Christian Rivière

Greziljono – Interkant’, la Esperanto-koruso – 2016 aprilo 20 ĝis 24

La koruso Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu aŭtuna studperiodo.

  • AKTIVAĴOJ
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique17&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Greziljono – PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj – 2016 aprilo 8/16

Redukto de 5 % je ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 8a de februaro.

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

- Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
- Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
- Kurso B1-B2 « Per perloj al astroj » gvidata de Radojica Petrović
- Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK
- NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

- Programo de la kursoj kaj ekzameno
- Prezoj kaj aliĝoj
- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo
- Libroservo surloke, vidu liston
- Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio
- Fotoj : grupo — albumoj 16 19 34 13 28 219 33 44 51 26 23 76 35 54 65

http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique20&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Pluezekaj renkontiĝoj 2016

Retmesaĝo el Pluezek :

Lastan sabaton okazis la ĝenerala kunsido de la Pluezeka esperanta asocio.

Kiel kutime , ni elektis la 3an semajnon de aŭgusto por organizi la venontajn internaciajn renkontiĝojn de Pluezek.

Tial , ni kore invitas ĉiujn amikojn festi gaje kun ni, la 20an datrevenon de niaj internaciaj renkontiĝoj, de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto 2016. Tiuj renkontiĝoj iĝos samtempe la dua tutkelta esperanta kongreso. La unua okazis en Skotlando antaŭ 2 jaroj kaj nia bretona teamo fieras malkovrigi al niaj keltaj kuzoj la riĉecon de nia kelta kultura heredaĵo. 

Subtenita de la departementa asocio 'Armor Esperanto', ni preparas specialan buntan programon.

Inter  diversaj programeroj okazos sakŝalmista koncerto ( http ://www.saint-brieuc-district-pipe-band.com/) en la vilaĝa preĝejo  kaj gvidita vizitado al bretona sanktula monteto en Carnoet ( http ://www.lavalleedessaints.com/ ).

Ĝis baldaŭ en Pluezek 2016  por partopreni en la dua tutkelta kongreso de Esperanto. ...

20aj pluezekaj renkontiĝoj
2a tutkelta kongreso de Esperanto.
13a -> 20a de aŭgusto 2016.
t0PFTq_P5II-i03FXt_1DTVidhCaLQqli7lGhcId89Iw2upU042FsSLkDJtGphL-S6vSPoIq_MseLrZX-Yj8BZcT4IJJ8kb55w=s0-d-e1-ft

Tutsemajna kurso en Greziljono

Por tiuj kiuj deziras studi pli profunde lingvajn problemojn (ĉefe la problemon de la verboj), Greziljono proponas tutsemajnan kurson de la 24a de oktobro ĝis la 31a de oktobro 2015.

Evidente la kurso ne limiĝos je la studo de la eltiraĵoj de la libro de Delphine de Vigan.

La kurson gvidos Janine Dumoulin la du unuajn tagojn kaj Christian Rivière la ceterajn tagojn.

Janine profesie prezentos la kompleksan funkciadon de la verboj en la franca.

Christian prezentos la simplan funkciadon de la verboj en Esperanto, kaj panoramon de traduko-problemoj inter ambaŭ lingvoj.

Verŝajne kelkaj momemtoj estos dediĉitaj al aliaj lingvaj punktoj (ekz. la vortfarado).

La saman semajnon Greziljono gastigos aliajn aranĝojn. Tiel vi povos ĝui esperantlingvan etoson dum tuta semajno.

Venu multnombraj. Vi estos bonvenaj.

Christian 02 40 25 24 05

Someraj semajnoj en Greziljono

 ​​

Gresillon vin atendas ĉi-somere en julio kaj aŭgusto. Vidu ĝian agendon/kalendaron aŭ ĝian hejmpaĝon.Aliĝu rapide, la favoraj prezoj ankoraŭ validas kelkajn tagojn. 

Nia programo :

  • 2015-julio-20/25 : Kasteloj de la Luaro – Turisma semajno – oficiala antaŭkongreso de la 100-a UK en Lilo
  • 2015-aŭgusto-01/08 : Lingvoj kaj kulturoj de l’ mondo – postkongreso de la 100-a UK en Lilo
  • 2015-aŭgusto-08/16 : Festa Semajno por infanoj kaj familioj – postkongreso de la 44-a IIK ĉe Lilo




Maison Culturelle de l’Espéranto
Château de Grésillon
St. Martin d’Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU


Courriel :  kastelo@gresillon.org
Téléphone :   02.41.89.10.34 (répondeur)

Inscription à PRINTEMPaS, aligho al PRINTEMPaS

Karaj lernantoj,

Mi atentigas vin : printempo jam komencighis !
Ne prokrastu vian alighon al la studperiodo kiu permesas al vi lerni efike Esperanton, kaj prepari vin por intershanghi kontentige kun la multaj eksterlandanoj kiuj vi renkontos en Lille somere.
Ni provos trejni vin por diskuti, debati, ktp… por ghui plene Universalan Kongreson.
Ech se vi ne intencas partopreni UKon, vi certe volos uzi Esperanton dum internacia renkontigho chu ne ?
Vizitu nian retpaghon http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique20&lang=eo kaj alighu aù por la studperiodo aù por la ekzameno KER.
Vous apprenez l’Espéranto et vous voulez faire de gros progrès en une semaine
Attention, le printemps est déjà là et bientôt aura lieu PRINTEMPaS.
Ne tardez pas (les habitués de la procrastination !) à vous inscrire au stage qui vous permet d’apprendre l’Espéranto de façon efficace et vous préparer à une communication satisfaisante avec les nombreux espérantophones étrangers que vous rencontrerez peut-être à Lille cet été.
Nous essaierons de vous entraîner à la discussion, au débat etc… pour savourer pleinement le Congrès Universel 2015.
Même si vous ne participerez pas au congrès, vous voudrez certainement utiliser votre Espéranto pendant des rencontres internationales, n’est-ce-pas ?
Rendez-vous sur notre page internet  http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique20&lang=fr  et inscrivez-vous pour le stage de cours intensif et/ou pour l’examen du cadre européen de référence de votre niveau.

Kore
Jannick Huet

En la albumoj nigra kaj blanka

Bonvenon ĉe Joël kaj Raymonde – la reto
Nia informletero
NL 2015-02 la 3-an de aprilo
Saluton al ĉiuj,
Nous proponas al vi ĉi monata duoblan ĝisdatigon.
En la koloraj albumoj : Disneyland Paris festas la printempo, fotoj el novaj ornamaĵoj por la alveno de la belaj tagoj.
En la albumoj nigra kaj blanka  : La konstruado de ponteto inter Moret sur Loing kaj Saint Mammès, rivera haveno. Nigra tago, malbone adaptita al fotoj, sed tamen kun iom da tekniko……
Vi rajtas libere promeni sur la paĝoj, registri tiom da fotoj kiom vi deziras senpage, por vi-mem aŭ por ilustri dokumenton publikigitan sur la reto aŭ alie, ili estas liberaj je rajtoj. Se vi kopias unu el niaj fotoj por aldoni en iu dokumento ie publikigta, ni dankas vin se vi citas nin kiel « aŭtoro », tio estas malmulte sed tiom plezurigas.
Helpu nin konigante niajn retpaĝojn apud viaj geamikoj, viaj konatuloj. Prezentita france kaj esperante, nia reto volas esti plusa ligilo inter populara arto sed internacia kaj la universala lingvo kiun ni deziras ke ĝi estu pli kaj pli disvastigita.
Ni esperu ke morgaŭ aŭ en baldaŭa estonteco, la vivo en la mondo skribiĝos en fotoj kaj ke ĉiuj diskutos en Esperanto.

 

 

Raymonde kaj Joël