Kategoriaj arkivoj: La eventoj ekster CCNE

Vojaĝi alimaniere – Angers

« Vojaĝi Alimaniere » estis la temo de la tuttaga renkonto organizita de la esperanto grupo de Angers la 9 an de februaro 2020, kiu sukcesis arigi 50 partoprenantojn, ĉefe el Maine-et-Loire sed ankaŭ el najbaraj departementoj.

Nathalie Rigault prezentis sian vojaĝon tra Francio kun du el siaj infanoj. Ili ĉevalrajdis 2200 kilometrojn. Kun entuziasmo kaj bona organizado ŝi sukcese efektivigis belan aventuron familian en la naturo. (Libro  : En toute liberté – rigault.nathalie@gmail.com )

Bruno Robineau rakontis anekdotojn ĉerpitajn el sia 8-jara mondvojaĝo. Post kelkaj ideoj pri kodoj de ĝentileco, interkultura komunikado, li montris sian dorsosakon kiu entenis lian tutan havaĵon dum jaroj, siajn ŝuojn kiuj rezistis sur ĉiuj vojoj de la mondo, kiamaniere petveturi… (Libro « Huit ans autour du monde – Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo – www.voyage-tourdumonde.com )

Benoit kaj Laura biciklis de Vendeo al Japanio dum 18 monatoj kaj oftege gastis ĉe esperantistoj. Tia sperto montras la vivantecon de reto da esperantistoj ĉie ajn. Ili revenis kun la kapo kaj la koro plenaj de travivaĵoj ne forgeseblaj. (artikolo de Ouest-France)

Inter la prelegoj, tri muzikistoj donis al la aranĝo festan etoson. Ili kantis france, hispane kaj esperante

La tuta aranĝo estis bonega, stimula por plua lernado de la lingvo. Ĉiuj laŭdis la organizantojn. Aranĝo reproduktebla aliloke.

Bruno kaj Maryvonne dum la evento “Vojaĝi alimaniere”

Kastelo Greziljono : Programo 2019

– Ĥora-korusa kantado aŭ NaturArto : 12 – 16 aprilo
– Intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj aŭ piedmigrado : 26 aprilo – 4 majo
– Maratona E-kurso kaj interŝanĝoj de scioj : 8 – 18 julio
– Festa Semajno por infanoj-familioj kaj popoldancoj : 6 – 16 aŭgusto
– Aŭtuna staĝo : 26 oktobro – 3 novembro
Vidu la agendon rete en : gresillon.org/agendo

Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono
adreso : Château de Grésillon, F-49150 Baugé en Anjou
kontakto : kastelo@gresillon.org, +33 2 41 89 10 34

GREZILJONO : Renkontiĝo vegana

De merkredo 09a ĝis dimanĉo 13a de majo ekos la unua ReVe (Renkontiĝo Vegana) en Greziljono (Fr, 49). Ĉiujn praktikajn detalojn, kun detala programo kaj eĉ menuoj vi povas vidi ĉe :
(mallonge : gresillon.org/reve)
Se vi ne jam konas Greziljonon, malkovru kelkajn bildojn pri ĝi en tiu anonceto (30”) :
Por havi ideon pri kion oni manĝos kaj kuiros, vidu (1’45) :
kaj jen filmero pri kion kantas Jonny M (1’25) :
Atentu, la evento kompreneble estas malferma ne nur al veganoj, ne nur al esperantistoj, sed al ĉiuj interesiĝantoj kaj revemuloj !

GREZILJONO – Staĝo “Printempas” – 20a ĝis 28a de aprilo

De la 20a ĝis 28a de aprilo 2018 okazos la 7-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj.

– Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
– Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
– Kurso B1-B2 « La Bjalistoka Metodo » gvidata de Przemek Wierzbowski

– Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK

– Prelegoj de Nijolė Stakeniene el Litovujo

Informoj : gresillon.org/printempas
Aliĝo : gresillon.org/aligho
aliaj staĝoj : gresillon.org/agendo

Ĝis baldaŭ en la Esperanto-kastelo Greziljono

Kvinpetalo : kurso pri tradukado

En la bela esperanto-centro “Kvinpetalo”, okazos kurso pri tradukado de la 16a ĝis la 20a de aprilo. Gvidos ĝin denove Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio.

La prezenton de la kurso kaj la konkretajn detalojn vi trovos ĉe la retejo de Kvinpetalo : http ://www.kvinpetalo.org/

Bonvenon denove en Kvinpetalo !

Claude N.

Akceptejo kaj poŝta adreso : 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE
Retadreso : informoj@kvinpetalo.org
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314