Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto

franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono :

La franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono invitas vin al interesaj semajnoj dum somero, aŭtuno kaj jarfino, ĉiam kun E-kursoj kaj aktivaĵoj :


6-13.julio : Turisma Semajno por ŝatantoj de turismado kaj ekskursoj al reĝaj kasteloj, de francaj historio, kulturo kaj lingvo, vidu en gresillon.org/s1
13-20.julio : Art-Amatora Semajno por hobiaj artistoj kaj ŝatantoj de teatro, dancado, kantado, muziko kaj grafika arto, vidu en gresillon.org/s2
20-27.julio : Alternativa MOJOSejo (por junuloj kaj pri alternativaj temoj) por vegetaranoj, verduloj kaj piratoj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, migremuloj, biciklantoj kaj tendumantoj, vidu en gresillon.org/s3


3-10.aŭgusto : Festa Semajno speciale por infanoj kaj familioj kun beboj, por adoleskantoj kaj junuloj, vidu engresillon.org/s4
10-17.aŭgusto : Teatra Aktora Semajno por amantoj de teatro originala en Esperanto ; dezirantaj labori kun profesia aktoro, vidu en gresillon.org/s5


26.oktobro-2.novembro : AŬTUNE, la ferioj : Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, vidu engresillon.org/autune
28.decembro-2.januaro : Jarfina FESTego kaj Novjara FESTeno laŭ franca maniero kun maskobalo


Resumo de somera programo en vidu en gresillon.org/somero
Jara kalendaro en vidu en gresillon.org/agendo


Ne hezitu kontakti nin telefone al +33-2.41.89.10.34
aŭ sendu retmesaĝon al kastelo@gresillon.org 
aŭ skribu al MCE Gresillon, St.Martin d’Arce, 49150 Bauge en Anjou, France.

STAND d’ESPERANTO
A Saint-Aignan de Grand-Lieu le Samedi 23 mars 2013, de 10H30 à 18H, les acteurs de la Vie Locale vous invitent à découvrir leurs activités dans la salle polyvalente. La section Espéranto de l’Association Loisirs et Culture y sera pour tous. Merci de venir nous voir.

Esperanta budo
En “Saint-Aignan de Grand-Lieu”, je sabato la 23a de marto 2013, inter la 10a kaj duono ĝis la 18a, la partoprenantoj al la Loka Vivo invitas vin por malkovri iliajn agadojn, en la “salle polyvalente”. La esperanta klubo de la “Association Loisirs et Culture” estos surloke por ĉiuj. Venu ! Ni antaùdankas vin.

PRELEGO PRI VENEZUELO EN NANTO

S-ro Jean
Ripoche invitis nin prelegi por esperantistoj en la klubo de Nanto okaze de
ilia ĝenerala kunveno. Vendrede, la 25-an de januaro, je tagmezo ni forveturis
de nia hejmo kaj je la 4-a horo posttagmeze ni jam atingis Nanton. Ni gastis en
lia hejmo, kie li kun sia edzino tre bone bonvenigis kaj prizorgis nin. Vespere
ni renkontiĝis kun lokaj esperantistoj en restoracio “Kusadasi”, kiu troviĝas
en la centro de la urbo. Post sinprezentado kaj agrabla babilado ni kune vespermanĝis
tie.
La sekvan
tagon – sabate Jean kun kelkaj aliaj membroj de la grupo akompanis nin dum
promenado tra la urbo kaj montris al ni kelkajn interesajn lokojn – pasejon
“Pommeraye”, teatron, kafejon “La Cigale”, historian ŝipon “Belem”, gigantan
elefanton, preĝejon “Notre-Dame de Bon Port et de Saint-Louis”, memormuzeon pri
abolo de sklaveco. Ni tagmanĝis en malgranda picejo kaj posttagmeze ni transbordiĝis
per publika buso-ŝipo por viziti vilaĝon “Trentemoult”, kie antaŭe loĝis
ŝipkapitanoj. Nuntempe tie instaliĝas artistoj. Ĝi estas tre bela kaj pitoreska
loko. En kafejo laŭ la stilo de “Guinguette” ni trinkis kafon kaj poste denove
revenis urben. S-ro Maurice Foucher veturigis nin per sia aŭto laŭ la Luarvalo
ĝis domo staranta en la akvo de la riverego Luaro. Impresis ankaŭ la longega
ponto “Cheviré”, kiun ni traveturis.
Dimanĉe la
27-an de januaro okazis la ĝenerala kunveno de la nantanoj, kie ili elektis
novan komitaton kaj priparolis siajn aferojn. Ni dume vizitis la katedralon kaj
la muzeon en la kastelo de la Dukoj de Bretonio. La muzeo montras la historion
kaj evoluon de la urbo de la antikveco ĝis nuntempo. Necesas trairi tridek du
salonojn por admiri diversajn objektojn – afiŝojn, bildojn, filmetojn kaj aliajn
eksponaĵojn. Tagmeze ni manĝis kun kelkaj esperantistoj en hinda restoracio kaj
posttagmeze okazis la anoncita prezentado pri Venezuelo. Mi pretigis kelkajn
objektojn por ekspozicii – muzikinstrumentojn, memoraĵojn, afiŝojn, tapiŝetojn,
flagon, hamakon, fotoalbumojn, bildkartojn, librojn, gazetojn kaj kelkajn
ekzotikajn fruktojn por gustumado. La prezenton ni komencis per originala filmo
liverita de la venezuela ministerio pri turismo, kiun ni adaptis kaj
esperantigis. Poste sekvis nia prezento ekde la malkovro de Ameriko fare de Kristoforo
Kolombo en la 1492-a jaro kaj iom da historio de Venezuelo ĝis nuntempo. Sekvis
nia vojaĝado tra la lando dum nia vizito en la jaro 2008-a. Kiel deserton ni
prezentis filmon pri festo en la vilaĝo “Cuyagua”. Poste Floreal respondis la
demandojn de la ĉeestantaro kaj mi gustumigis al la partoprenantoj kelkajn
venezuelajn delikataĵojn kaj fruktojn. Ili povis trarigardi ekspozicion. La
intereso estis granda, la etoso estis agrabla, ili ŝatis la prezentadon kaj ni
ĝuis ilian ĉeeston. Ĉe la fino la organizantoj donacis al ĉiuj pecon de “reĝa
kuko” kaj trinkaĵojn.
Lunde ni
restis kun gesinjoroj Ripoche babilante en ilia agrabla loĝejo kaj post
bongusta tagmanĝo pretigita de Raymonde ni forlasis Nanton kaj reveturis
hejmen.
Ni tre kore
dankas ĉiujn esperantistojn de Nanto pro ilia afabla akcepto, agrabla babilado
kaj ĉefe niajn gastigantojn, kiuj tiel perfekte zorgis pri nia bonfarto,
ebligis al ni koniĝi kun novaj personoj kaj montris al ni la urbon. Ni esperas
revidi vin ĉiujn denove ie en Esperantujo. Fartu bone kaj prosperu via
esperanto-klubo  ! ! !
Liba Gabalda

Universala Kongreso de Esperanto – Rekjaviko

  INTERNACIA CENTRO pri KULTURO kaj TURISMO
             INTERNACIA KLUBO “ESPERANTOTUR”
                  str.M.SKŁODOWSKIEJ – CURIE 10,  85 – 094 BYDGOSZCZ
                TEL/FAX :  052 346-11-51   e-mail : esperanto-turismo@wp.pl
BANK POCZTOWY N-ro KONTO : ­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4
98-a Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko - Islando
98 Universala Kongreso de Esperanto –  Rekjaviko  20-27.07.2013
kun vojagho 19/20.07 – 27/28.07.2013
kun ebleco partopreni en 98 Universala Kongreso de Esperanto
 en Rekjaviko kaj fakultativaj ekskursoj tra Islando kaj Groenlando
Vendredo 19.07.2013–Flugoj el Pollando kaj Germanio al Islando, transfero el flughaveno al hotelo , tranoktoj en elektita hotelo dum 19/20-27/28.07.2013
Sabato 20.07.2013-promenado tra Centro de Rekjavik kaj fakultative : Nacia Muzeo kaj Islanda Universitata Librejo kaj Nacia Galerio de  Islando, partopreno en Movada Forumo kaj Interkona Vespero
Dimancho 21.07.2013-partopreno en 98 UK kaj promenado tra Rekjaviko kaj fakultativaj vizitoj en Preghejo Hallgrimur kaj Urbodomo, Islanda Nacia Vespero por partoprenantoj  de la 98 UK au vespera promeno
Lundo 22.07.2013– partopreno en 98 UK kaj fakultativa ekskurso al Blue Lagoon,  termo-banado, reveno
Mardo 23.07.2013-partopreno en 98 UK kaj fakultative : Nacia Parko Pingvellir (malnova  Parlamento de Islando – Alping kaj Roko Lőgberg), plej granda lago de Islando – Ingyallavatn kaj Geysir, Strokkur kaj oraj akvofaloj Gullfoss.
Merkredo  24.07.2013-Fakultative : Flugekskurso al  AKUREYRI au vizito en Rekjaviko al Familia Parko, zoo-farmo kaj Botanikaj Gardenoj, ev. Popola Muzeo, rivero Ellidaár, natura rezervejo Heidmőrk
Jhaudo  25.07.2013-Partopreno en  98 UK kaj fakultative : tuttaga flugekskurso al KULUSUK – en Groenlando
(la plej granda insulo de la mondo apartena  al  Danlando) – vizitado de vilagho de eskimoj kaj vidajho de  glaciejo
au la plej granda geoterma naghejo kun termaj banadoj en Rekjaviko –chefurbo de Islando
Vendredo  26.07.2013-partopreno en 98 UK kaj fakultativaj pramekskursoj al insulo  HEIMAEY (Vestmann Insuloj) au pramekskurso al  Akranes kaj Internacia Arta Vespero
Sabato 27.07.2013-partopreno en 98 UK de Esperanto en Rekjaviko –Fermo de la  Kongreso
27/28.07.2013 – reflugoj al Pollando kaj Germanujo au al Groenlando kaj Danlando au ev. tra Norvegio al Pollando
ISLANDO–Rekjaviko          
 (98 Universala Kongreso de Esperanto dum 20-27.07.2013)
19/20.07.2013 –
27/28.07.2013
Varianto IS-1
98 Universala Kongreso de Esperanto en Rekjaviko kun ekskursoj + ev. Gronlando,
Promocia prezo ghis la 26.01.2013 de 800 EUR +  Q de 400 EUR – flugbiletoj
pagenda al la konto PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4 
ISLANDO – REKJAVIKO
98 Universala Kongreso de Esperanto dum 20-27.07.2013
18/19.07.2013
do 29.07.2013
Varianto ISN-3
98 Universala Kongreso de Esperanto en Rekjaviko kun ekskursoj + ev. Gronlando kun vojagho el  Varsovio tra Oslo kaj vizitado de chefurbo de Norvegio           
Prezo promocia ghis la 26.01.2013  – 900 EUR  + Q de  500 EUR (flugbiletoj) pagenda al la sama konto PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4
ISLANDO – GROENLANDO – 19.07 – 30.07.2013
Kun ebleco partopreni en 98 Universala Kongreso de  Esperanto en Rekjaviko 20–27.07.2013 – varianto ISG-2
Vendredo – 19.07. 2013 – Flugo el Varsovio via Kopenhago al Reykjaviko, transfero al hotelo
Sabato – sabato – 20-27.07.2013 –vizitado de Islando komune lau varianto IS-1 kun ebleco partopreni
en 98 UK de Esperanto – elektita loghado (8 tranoktoj kun matenmanghoj) kaj elektitaj  fakultativaj ekskursoj
Sabato -27.07.2013 – flugo el  Rekjaviko al chefurbo de Groenlando – NUUK – vizitado kaj tranokto
Dimancho – 28.07.2013 – NUUK – vizitado, flugo el Nuuk al Kangerlussuaq, promeno tra la urbo  kaj tranokto
Lundo 29.07.2013 – fakultativa ekskurso al glaciejo en Groenlando kaj flugo al Kopenhago, tranokto
Mardo – 30.07.2013 – vizitado de chefurbo de Danlando – Kopenhago kaj vespere reflugo al Varsovio
ISLANDO – GROENLANDO
 (98 Universala Kongreso de Esperanto dum 20-27.07.2013 + Gronlando) 
19/20.07.2013
ghis 30.07.2013
98 UK de
 Esperanto
Varianto ISG-2
Varsovio–Kopenhago–Keflavik-REKJAVIKO (98 Universala Kongreso de Esperanto)-NUUK–Kangerlussuaq – KOPENHAGO – Varsovio kun ebleco de ekskursoj tra  Islando kaj i Groenlando kaj vizitado de Kopenhago Promocia prezo ghis la 26.01.2013 : 1200 EURO (kun 10 tranoktoj : en Islando-8, Groenlando-2, Danlando-1) au 1800 EURO kun tranoktoj en 4**** hotelo en du-personaj chambroj kun matenmangxoj + Q de 1300 EUR flugbiletoj, pageblaj al la konto :
PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4
Chiuj prezoj de chiuj variantoj vakidas nur ghis la 26.01.2013. Prezoj ne inkluzivas kotizojn  por 98 Universala Kongreso de Esperanto, kiuj estas fakultativaj
BLANKAJ NOKTOJ 2013 EN ISLANDO kaj GRONLANDO !