Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto

Julien NICOLAS. Eble lunlumas

Eble Lunlumas, 48 paĝoj, 17€

ISBN 978-2-9537985-0-0

Eldonisto JN.



Eble lunlumas estas filmforma fabelo el kiuj restus nur bildoj necesaj por la intrigo. La fantazio de la leganto kreos mankantajn erojn. La teksto estas verkita en Esperanto . Ĉar tiu lingvo estas universala, ĝi aldonas al la teksto enigman aspekton, ĉar tiu lingvo ne estas senpere komprenebla por la ne-esperantistoj. Tamen ili povas kompreni la intrigon ; plie, franca kaj angla resumoj aperas fine de la libro.

Aĉeti la libron rete. Kostas 17€ (22,54 USD)
Auxtoro intervjuo

La rakonto

Multaj peripetioj okazas en la vivo de la heroo kontraŭ lia volo. Ĉar li subite blindiĝis, li devas rekonsideri sian mondkoncepton. La renkontoj, kiujn li faras dum sia vojaĝo helpas lin iom post iom por kompreni tion, kio okazis al li.

La loko

En la libro, la vojo estas la fervojo kiu neniam estis uzita, inter La Mure kaj Gap (Altaj Alpoj, Francio). La konstruado ekis en 1910, kaj finiĝis en 1932. En iuj lokoj, la vojo eĉ ricevis relojn, sed poste, oni formetis ilin. Hodiaŭ la vojo kaj la konstruaĵoj atestas pri tiu pasinteco kaj pri tiuj senutilaj penoj.

Programo de la congreso Esperanto-France

Tago    Horo    Programo

                       
Vendredo 25/05/2012            14.00 – 19.00  Akceptejo / informejo funkcias
            14.00 – 19.00  Akceptejo en la stacidomo de Nantes
                       
            14.00-16.00    Vizito de la muzeo Jules Verne (en Nantes)
            16.30-17.30    filmo pri la lago de Grandlieu (en la kongresejo)
            18.00   Loka orkestro bonvenigas nin !
            20.00-21.00    Vespermanĝo
            21.00-23.00    Interkona vespero kaj movada foiro : sin prezentas Grezijono, Kvinpetalo, OSIEK, GEE, FKEA, ATEO, Nantes-Espéranto, UFE
                       
Sabaton 26/05/2012   08.00 – 12.00  Akceptejo / informejo funkcias
            09.00 – 09.45  Laborgrupo : edukado al interkulturo
            09.00 – 09.45  Laborgrupo : pri la retpagxaro de UFE
            10.00 – 11.45  Inaŭguro kun prelego de Roman Dobrzynski : La Strato Zamenhof kaj la sekvoj
            13.45 – 15.45  Komitatkunsido de Espéranto-France
            14.00 -15.30   Christian Rivière prelegas pri Vortfarado kaj radikfarado
            14.00-  15.30
            16.00 – 18.00 AG GEE (esperantoparolantaj instruistoj)
            16.00-   17.00             Pri Tibor Sekelj : filmo
            17.00-18.00    Prezento de la ekspozicio pri Tibor Sekelj
                       
            13.30 – 17.00  Vizito “Ĉirkaŭ la lago de Grand-Lieu” per propra aŭtomobilo aŭ per aŭtobuseto
            20.45   “Prelego – koncertode Gijom Harmide en St Aignan (en  La Pavelle) : Spectacle en français avec chansons en espéranto : concérence Les 5 bons
sens de l’espéranto”
                       
Dimanĉon 27/05/2012            09.00 – 09.45  Laborgrupo pri la retpagxaro de UFE : le dossier presse
            09.00 – 09.45 Christian Rivière : traduki Paul Eluard
            10.00 – 12.00  Ĝenerala Kunveno de Espéranto-France
            10.00 – 12.00  gvidita vizito de Saint-Aignan
            14.00 – 16.00  AG FKEA (katolikaj esperantistoj)
            14.00 – 15.15 Roman Dobrzynski : Spertoj de jxurnalisto
            14.00 – 15. 15 Ateliero
            15.30- 16.45   Prelego de Pierre Bouvier : Kiel instrui pli Fundamente kaj pli sukcese E-on
            15.30- 16.45   Debato : Strategio de Espéranto-France
            17.00- 18.15   Filmoj de Roman Dobrzynski : Esperanto la centjara ; Zamenhofa kuracejo
            17.00- 18.15   EDE sin prezentas
            20.45   Kultura vespero
                       
Lundon 28/05/2012    09.00 – 12.00  Komitatkunsido de Espéranto-France
            09.00-12.00    festivalo de filmoj de Roman Dobrzynski : Aroma Jalto, Japana Printempo Oomoto 2009, Ora Bona Espero, Vjetnama Preludo, prezentitaj de la auxtoro              
            14.00 – 18.00  Ekskurso al Pornic
            20.45   Prelegkoncerto de Gijom Harmide en esperanto
                       
Mardon 29/05/2012    08h45  Tuttaga Ekskurso en Nantes
            09.30 – 12.00  Foriro de la aŭtobuso el Saint-Aignan. Vizito de Trentemoult. Vizito de la nanta insulo, piedpromenado ĉirkaŭ la giganta elefanto, sur la kajoj, vizito de la muzeo de la Homoj kaj de la Teknikoj rilatanta al epoko de la ŝipkonstruado.
            12.30 -14.30   Tagmanĝo en restoracio “La Cocotte en verre”
            15.30 – 17-30  Promenado kaj vizito en Nantes
            18.00   Aŭtobusa reiro al Saint-Aignan.

La venonta babilado estos la 1an de Junio

Pluraj membroj de la CCNE partoprenos la kongreson de UFE, en Saint Aignan de Grand-Lieu, la 25 an de Majo. Ni invitas vin viziti la kunvenon.
Pro tio, la venonta babilado, antaùplanita la 25an de majo, ne okazos. Sed, por ke la klubanoj povu kune
babili autaù ol ferii, ni rendevuas la 1an de junio, je la kutima loko, la restoracio “Kusadasi, je la kutima horo la 6a vespere.

Eblos redoni librojn de la biblioteko dum la kunveno.

Béatrice.

Herbignac-esperanto – Pikinik-tago 2012

Saluton,

Nia ĉi-jara pikniko okazos la 3-an de junio.

Kiel kutime ni rendevuos ĉe la kastelo “Ranrouët”.

  • Akceptado de la partoprenantoj ekde 11-a ;
  • Bonveniga aperitivo proponita de la loka grupo ĉirkaŭ 11a 45 ;
  • Manĝado el la propraj sakoj ĉirkaŭ 12-a 30 ;
  • Posttagmeze gvidata vizito de “Kerhinet”, ekde la 15-a ;

Kondiĉoj de la vizito po 4 €/persone en grupo ĝis 25 partoprenantoj.

Ĉar mi devos anonci la nombron de vizitantoj, dekon da tagoj antau la 3-a de junio, mi estos al ĉiuj dankema pro akurata aligxo.
La itinero al la piknikejo estos indikata surloke, ekde la trafik-cirkloj, kiuj kontrolas alvenon al nia urbo-centro el ĉiuj direktoj.
“Kerhinet” estas type brier-aspekta vilaĝeto ; ĝi estis aĉetita kaj renovigita de la ” Regiona Natura Parko de Briero ” post malapero de la lasta loĝanto komence de 70-aj jaroj.

Antaudankon al la partoprenontoj.
Ĝis baldau !   Jys,

Bonjour,

Notre pique-nique annuel se déroulera cette année le 3 juin.
Comme d’habitude le lieu de rendez-vous sera “Ranrouët

  • Accueil à partir de 11 h ; 
  • Apéritif de bienvenue proposé par le groupe local vers 11 h 45 ;
  • Repas extrait des sacs personnels vers 12 h 30 
  • Après-midi visite guidée de “Kerhinet” ;

 Conditions de la visite 4 € par personne en groupe jusque 25 ;

Étant donné que je devrai annoncer le nombre de participants une dizaine de jours avant le 3 juin, je saurai gré à chacun de confirmer sa participation assez tôt.
L’itinéraire vers le lieu du pique-nique sera indiqué sur place à partir des ronds-points situés à chaque arrivée vers le centre bourg d’Herbignac.
“Kerhinet” est un village typiquement brièron ; il fut acheté et rénové
par le “Parc Naturel Regional de Brière” après la disparition du dernier
habitant au début des années 1970.
Merci anticipé aux participants.

A bientôt !    Jys,

Ekzameno-sesio la 16an de junio – Nanto

Nia asocio (Nanta Esperantista Kulturcentro /
Centre Culturel Nantes Espéranto) planas organizadon de ekzameno-sesio
la 16an de junio posttagmeze en Nantes. La proponataj niveloj :

unua grado, dua grado kaj eventuale unua parto de la tria grado

Temas
pri la nunaj ekzamenoj de Institut Français d’Espéranto sur kies retejo
vi povos trovi ĉiujn informojn (enhavo de la ekzameno, nivelo, prezo,
…) : http ://www.franca-esperanto-instituto.net/

Momente
mi petas ke tiuj el vi kiuj estas interesataj respondu al mi per simpla
mesaĝo kaj precizigu la nivelon, aŭ per telefono al 02 40 25 24 05.

De nun bonvolu rezervi tiun daton.

Kore     Christian Rivière

Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo

Loga programo de Kastelo GRESILLON, Esperanto-Kulturdomo

julio-aŭgusto Somera programo kun 4 laŭtemaj semajnoj. Resumo : gresillon.org/somero

21a-28a de julio Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s1

21a de julio – 4a de aŭgusto Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj ; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete : gresillon.org/s2

4a-11a de aŭgusto Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete :gresillon.org/s3

11a-20a de aŭgusto Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete : gresillon.org/s4

Informoj ĉGresillon, F-49150 SAINT MARTIN D’ARCE
Ret-adreso  : Kontaktoj : kastelo@gresillon.org
Telefono  : +33-241 89 10 34
Retejo : www.gresillon.org

Aprila babilado

        Ne forgesu nian monatan rendevuon,
        ĉe la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto,  
        estas ĉiun kvaran vendredon de la monato, do la 27an de Aprilo
        Ĉar nenian temon oni elektis lastfoje, ni « rajtos » paroli pri io ajn… eĉ pri la vetero.