Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto
Nanto – Kusadasi : Babilado la 24an de Aprilo
Ni rendevuas (kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato) la 24an de Aprilo.
Inscription à PRINTEMPaS, aligho al PRINTEMPaS
En la albumoj nigra kaj blanka
Invitilo al SAT-Am-jarkunsido en Grez dim 05/04
Karaj SAT-Amikaranoj,
10a – 11a30 : laborgrupo pri la revuo
15a – 16a30 : laborgrupo pri statutoj de SAT-Amikaro
17a – 19a : plena kunsido kun dum 45 min. agadraporto kaj financraporto ; dum 1h15 raportoj de la laborgrupoj por debatoj kaj rezolucioj por referendumo.
St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
Nanto – Kusadasi : Babilado la 27an de Marto
Ni rendevuas (kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato) la 27an de Marto.
Staĝo pri ĉiĉeronado en Majo – Kvinpetalo
Karaj amikoj,
okazos inter la 14a kaj la 18a de Majo en Kvinpetalo (Bouresse) apud Poitiers.
ĉu dum aliaj esperantaj aranĝoj.
kanzonateliero de La Kompanoj kaj korusstaĝo de Interkant en Gresillon
Bonvenon en kanzonateliero de La Kompanoj kaj korusstaĝo de Interkant en Gresillon.
De sabato, 4a de aprilo, 10h (eblas alveni la 3an vespere) ĝis merkredo, 8a, 16h.
(Tiuj kiuj povas veni malpli longtempe, estas ankaŭ bonvenaj.
Atentu : se vi aliĝas kaj pagas antaù la 4a de marto, vi rajtas je 10 %a rabato.(atenteme legu precizigojn finmesaĝe antaŭ aliĝi.)
Uzu tiujn ligilojn en Esperanto :
Utilisez ces lien en français :
Page d’information
Celo de La Kompanoj estas instigi al simplaj kunkantadoj, unuvoĉaj, por plezuro kaj ĝojo.
Retejo de La Kompanoj
por havi informojn kaj kanzondosierojn.
Ne necesas scipovi legi partiturojn, eblos ankaŭ legi simplajn tekstojn.
Ne necesas koni muzikon, nur emi kanti kaj kunkanti !
Ne necesas engaĝiĝi, nur veni por kunkanti kaj bonhumori !
Akompanos kunkantantojn almenaux suzafono, violono, gitaro kaj akordiono, ankaŭ kromaj muzikistoj estas bonvenaj !
Giganta surstrata kunkantado okazos sur la operplaco de Lille, lundon la 27an de julio je 15h, sed okazos antaŭe kaj poste aliaj kunkantigaj renkontiĝoj, vidu :
http ://lakompanoj.free.fr
Samtempe provkantos Interkantanoj. Tio estas tre oportuna kaj ĝojiga okazo kunigi
samloke muzikemulojn, kantemulojn, kaj de tio povos naskiĝi novaj
kontaktoj kaj amikecoj. kaj tio donos eblecon al la du projektoj interŝanĝi
spertojn, fortojn, ideojn, havi komunajn atelierojn (ekzemple varmigo de voĉoj)…
Precizigoj :
Alklaku la staĝon ”Interkant” en la categorio ”kursoj”, tio signifas ke vi devos pagi po 10 € tage,
sed kompense, vi rezervu ĉambron 6-litan , do po 9 € nokte, kaj vi skribu en la komentoj kian ĉambron vi deziras.
Ĵanik, kiu respondecas pri la staĝo, kiel kutime aranĝos la kunĉambrigadon laù la deziroj.
Jen pliaj klarigoj de jannik :
titolo de la periodo sur tttejo gresillon.org en la alighilo :
3-8 avril 2015 : rencontre d “Interkant'” et chansons avec les ” kompanoj”
2015-apr-03/08 : hhorrenkonto de interkant kaj kunkantado kun la kompanoj
la partoprenantoj de ambaù aranghoj : krucu” fleksebleco tarifo” aù” kampadejo”
ili indiku sub “rimarkoj…” en kiomnombra litchambro ili deziras tranokti kaj eventuale kun kiu(j) persono(j) por ke Jannick disdonu la litchambrojn, shi informos rekte la personon kaze de ne plu libera loko por plenumi la peton por trovi solvon.
ili krucu “kurso” kaj plenigu en la fako “kurso elektita” :Interkant’ aù kompanoj
Grezijona novaĵo : via partnero, kiu ne kantas, sed ja emus labori en la kastelo aŭ parko,
povas partopreni la staĝon kaj pagos nur la manĝojn.
Se vi havas problemojn por aliĝi ne hezitu kontaktijannick.huet@free.fr)
amuzikajn salutojn kaj ĝis Grezijono aŭ iom pli poste :-) nome de La Kompanoj kaj Interkant
FaMo
06 63 74 07 54
http ://famofamo.free.fr
Nanto – Kusadasi : Babilado la 27an de februaro
Ni rendevuas (kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato) la 27an de Februaro.
Partoprenu la 100an UK, Lillo 2015 !
-
estos la jubilea, 100a UK
-
ĝi okazos en Francio …
-
en Lillo, en la sama regiono kiel Bulonjo-ĉe-maro, kie okazis la tut-unua UK, en 1905.
-
ĝi kunigos milojn da esperantistoj de la tuta mondo
-
estos okazo superi la nombron de partoprenintoj de la lasta UK okazinta en Francio, Montpeliero 1998, kun pli ol 3100 homoj !
-
Rete al UEA ĉe http ://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php, pagante rekte al UEA aŭ tra la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
-
Sendante la aliĝilon kiu estas en la revuo “Le Monde de l’Espéranto” n-ro 589 al UEA aŭ al la landa peranto en Francio, Espéranto-France.
-
Vizitu kaj ŝatu la Fejsbukan paĝon lille2015
-
Legu la retejon de la LKK Lille2015.fr, kie vi trovos interalie la Unuan Bultenon kaj afiŝon elŝuteblajn.
-
Por ĉiaj demandoj kaj rimarkoj, ne hezitu skribi al lille2015@lille2015.fr