Luis Jorge Santos Morales |

Luis Jorge Santos Morales |
la retejo kun novaĵoj el Ĉinio kaj el la tuta mondo” “Akademia kato” estas grandaĝa senvosta kato, kiu ofte aŭskultas lecionojn en la Pekina Universitato. Ĝi estas tre atentata surrete kaj estas nomata ankaŭ “filozifia kato” kaj “aŭskultanta kato“.
Granda stelo La kato sur la podio
La kato aŭskultas lecionon kun okuloj fermitaj.
Studentoj ĝojas aŭskulti lecionon kune kun la kato.
Malsaniĝis la kato
Lastjare la kato ne aperis dum iom da tempo ĝis aŭgusto kiam iu studento diris surrete, ke la kato malsaniĝis, lamis je kruro kaj svenis en laboratorio. Oni informis la kato-asocion en la lernejo kaj sendis la katon al hospitalo. Kuracistoj faris al ĝi ikso-radiojn kaj operacion al ĝia rompita kruro. “Ni rigaridis ĝin ekster la kaĝo. Ĝi tremis pro granda doloro kaj komencis grati la bandaĝon.”
La kato post la operacio
Post la operacio, la kato multe maldikiĝis sed estis tre vigla. Al ĝi venis multaj kato-amantoj por ĝin rigardi kaj foti. Ili esperas, ke la kato baldaŭ resaniĝos kaj revenos al klasĉambroj por kune kun ili aŭskulti lecionojn.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
Rigardu TV-Programon Arte por venonta dimanĉo…
Riĉa estas la programo, de la 09a.45 ĝis la 20a 15, okaze de “Freneza Tago en Nantes“. .
Unu el la pianistoj estas 25 jara, kaj jam duonvive esperantisto.
Plurfoje li partoprenis Universalajn Kongresojn, kaj belege koncertis por ni.
Andrej Korobejnikov estas same lerta kiel afabla.
Lin vi havos ŝancon aŭskulti kaj vidi, pli-malpli ĉe jenaj horoj :
11.10, ( 4 min) kun Koruso kaj Orkesto
13.45 (10 min) Fantaziaĵo op.28 de Skrjabin*,
14.35 (17 min) Romancoj op 38 por Soprano, de Raĥmaninov**
14.55 (21 min) Koncerto n° 2 de Chostakovitch
17.20 (18 min) Piano-Etudoj de Skrjabin.
Entute 70 minutojn
* Unuan Premion en Moskvo, kiam 17jara .
** En Los Anĝeles Duan Premion,
kaj Unuan de la Publiko, en 2005.
Havu kiel mi grandan plezuron (re)trovi valoran samideanon !. Renata
PS : eblas rete informiĝi pri li, ankaŭ aŭskulti/vidi lin uzante ‘Jutjub’.
Le pianiste espérantiste russe Andreï Korobeinikov jouera Schostakovitch, Skriabine, Roslavet, et Ustvolskaya.
Kvinpetalo situas en centrokcidenta Francio, en kampara vilaĝeto Bouresse, 40 km sude de Poitiers. Lussac-les-Chateaux estas la plej proksima stacidomo (12 km).
staĝo (1a aŭ/kaj 2a grado) la 20an- 25an de februaro kun Ansofi Markov.
La 67a kongreso de SAT-Amikaro okazos en Ĉatoruso (Châteauroux, departemento Indrio, 36), en Berio, la regiono de Georg’ Sand’. Tiu kongreso okazos de la 7a ĝis la 10a de aprilo 2012 en la liceo pri agrikulturo kaj vivmedio « Naturapolis’ ».
23 – 28. aprilo
4-a Esperanto-Semajno en Nilvange, Francio. Kursoj por progresantoj, konversacia kurso, prelegoj, filmoj, ekskursoj ce la tri landlimoj de LU, FR kaj BE.
Inf. : Esperanto-Thionville kaj Franca Fervojista Esperanto Asocio.
Inf. : Bruno HENRY, 8 rue Pasteur, FR-57240 Nilvange, Francio. Rete : esperanto-thionville@laposte.net
13 – 21. aprilo
Printempa Semajno en Baugé, Francio. Seminario mondvojagantoj, intensaj kursoj por progresantoj kaj instruontoj, KER-ekzameno en niveloj B1, B2, C1. Prelegantoj : Mireille Grosjean, Miguel Ángel González Alfonso, Zsófia Kóródy kaj Christophe Chazarein gvidos intensajn kursojn.
Inf. : Jannick Huet, Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d’Arce, Francio. Tel. : +33-2.41.89.10.34, rete : kastelo@gresillon.org
25. februaro – 3. marto
Mediteranea Esperanta Semajno 2012 en St Raphaël, Résidence Val d’Esquière – Les Issambres, Francio. Se ankorau frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzagoj, bona ripozo kaj lazura maro !
Inf. : Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete : prezmoni@hotmail.com ; tel. +33(0)494830688