Karaj SAT-Amikaranoj,




St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
Karaj SAT-Amikaranoj,
Karaj amikoj,
Bonvenon en kanzonateliero de La Kompanoj kaj korusstaĝo de Interkant en Gresillon.
De sabato, 4a de aprilo, 10h (eblas alveni la 3an vespere) ĝis merkredo, 8a, 16h.
(Tiuj kiuj povas veni malpli longtempe, estas ankaŭ bonvenaj.
Atentu : se vi aliĝas kaj pagas antaù la 4a de marto, vi rajtas je 10 %a rabato.(atenteme legu precizigojn finmesaĝe antaŭ aliĝi.)
Uzu tiujn ligilojn en Esperanto :
Utilisez ces lien en français :
Page d’information
Celo de La Kompanoj estas instigi al simplaj kunkantadoj, unuvoĉaj, por plezuro kaj ĝojo.
Retejo de La Kompanoj
por havi informojn kaj kanzondosierojn.
Ne necesas scipovi legi partiturojn, eblos ankaŭ legi simplajn tekstojn.
Ne necesas koni muzikon, nur emi kanti kaj kunkanti !
Ne necesas engaĝiĝi, nur veni por kunkanti kaj bonhumori !
Akompanos kunkantantojn almenaux suzafono, violono, gitaro kaj akordiono, ankaŭ kromaj muzikistoj estas bonvenaj !
Giganta surstrata kunkantado okazos sur la operplaco de Lille, lundon la 27an de julio je 15h, sed okazos antaŭe kaj poste aliaj kunkantigaj renkontiĝoj, vidu :
http ://lakompanoj.free.fr
Samtempe provkantos Interkantanoj. Tio estas tre oportuna kaj ĝojiga okazo kunigi
samloke muzikemulojn, kantemulojn, kaj de tio povos naskiĝi novaj
kontaktoj kaj amikecoj. kaj tio donos eblecon al la du projektoj interŝanĝi
spertojn, fortojn, ideojn, havi komunajn atelierojn (ekzemple varmigo de voĉoj)…
Jen pliaj klarigoj de jannik :
titolo de la periodo sur tttejo gresillon.org en la alighilo :
3-8 avril 2015 : rencontre d “Interkant'” et chansons avec les ” kompanoj”
2015-apr-03/08 : hhorrenkonto de interkant kaj kunkantado kun la kompanoj
la partoprenantoj de ambaù aranghoj : krucu” fleksebleco tarifo” aù” kampadejo”
ili indiku sub “rimarkoj…” en kiomnombra litchambro ili deziras tranokti kaj eventuale kun kiu(j) persono(j) por ke Jannick disdonu la litchambrojn, shi informos rekte la personon kaze de ne plu libera loko por plenumi la peton por trovi solvon.
ili krucu “kurso” kaj plenigu en la fako “kurso elektita” :Interkant’ aù kompanoj
Grezijona novaĵo : via partnero, kiu ne kantas, sed ja emus labori en la kastelo aŭ parko,
povas partopreni la staĝon kaj pagos nur la manĝojn.
Se vi havas problemojn por aliĝi ne hezitu kontaktijannick.huet@free.fr)
amuzikajn salutojn kaj ĝis Grezijono aŭ iom pli poste :-) nome de La Kompanoj kaj Interkant
FaMo
06 63 74 07 54
http ://famofamo.free.fr
Saluton
La unua aliĝperiodo kun 10 %a redukto finiĝas fine de februaro.
Staĝanoj ekzameniĝantaj ne pagas la tranokton de la 25a ĝis 26a de aprilo
Pli da informoj en : /gresillon.org/printempas
Saluton, kara amiko !
Ĉu vi ĝuas la paĝaron lernu.net ? Pro via partopreno en nia paĝaro, ni estas la plej granda reta Esperanto-komunumo en la mondo !
Homoj el la tuta mondo povas uzi la kursojn, forumojn, vortarojn, kaj tekstojn ĉe lernu.net senpage, pro donacoj de malavaraj Esperantistoj kiel vi ! Viaj donacoj subtenas senpagan Esperanto-lernadon en la reto. Ankoraŭ estas tempo por partopreni en nia ĉiu-jara donac-kampanjo — ankaŭ vi povas subteni la kreskadon de nia retejo kaj nia komunumo !
Koran dankon por via helpo !
Vi povas donaci per :
– Paypal (http ://lernu.net/pri_lernu/subteno/donaco.php)
– UEA-konto (lern-a)
– ĉeko – skribu la ĉekon al “ESF” kaj sendu al la adreso :
ESF
c/o Derek Roff
22 Dutch Road
Santa Fe, NM 87508
Usono/USA
– banka ĝiro :
Nomo de konto : EAI
IBAN : SK7552000000000008887398
BIC/SWIFT kodo : OTPVSKBX
Adreso de banko :
OTP Banka Slovensko, a.s.
Nám SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske
Slovakujo
Dum sendado de mono per banka ĝiro aŭ per ĉeko, bonvolu indiki “Donaco al lernu !”. Tiel ni scios, ke temas pri via donaco. Bonvolu ankaŭ informi nin, kiun sumon vi ĝiris, kaj ni enmetos vian nomon en la liston de donacintoj, se vi konsentas aperi en ĝi.
Koran dankon !
— La lernu-teamo (teamo@lernu.net)
Posted : 22 Jan 2015 06 :09 AM PST
Ĉu pro religio, lingvo aŭ raso, tra la mondo ankoraŭ forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj. La sanga atenco kontraŭ la satira ĵurnalo Charlie Hebdo en Parizo estas nur unu plia ĉapitro en la ĉeno de tragedioj, al kiu ni bedaŭrinde jam alkutimiĝis. En Niĝerio nur ĉi-jare, pli ol 2 mil homoj estis mortigitaj pro atakoj de la radikala islama grupo Boko Haram, sed pri tio, male al la grandskala atento donata al la franca gazeto, aperis nur mallongaj notoj en la ĵurnaloj… En Ukrainio la homoj estas dividitaj inter tiuj, kiuj favoras al daŭra alproksimiĝo kun Eŭropa Unio kaj la civiliza modelo, kiun Usono eksportas (trudas ?), kaj tiuj, kiuj volas resti ĉe la rusa flanko, kie Putin regas absolute. Ĉu la homoj, kiuj batalas unu kontraŭ la alian, vere konas tiun, kiu estas la malamiko ? Nun pri gajaj temoj : en nia rubriko Intervjuo gastas Martin Wiese, la kantisto kaj gitaristo de la legenda (nun bedaŭrinde finita) muzikgrupo Persone. Li ĵus lanĉis sian novan muzikan albumon Superbazaro. Mi estas deklarita admiranto de lia muziko. Aldone, en tiu ĉi numero vi malkovros multajn interesajn informojn, kiel ekzemple ke en Argentino, la lando de la lasta Universala Kongreso de Esperanto, estis inventitaj multaj niaj ĉiutagaj objektoj, kiel la globkrajono ; ke en Nepalo ekzistas multe pli da lingvoj ol vi povas imagi, kaj ke utopio estas uzata kiel filozofia studobjekto por rekonstruado de la socio. Multaj homoj demandas pri la facillingvaj artikoloj, kiuj lastatempe mankis en la gazeto. Tiaj artikoloj venas malofte al ni, tial ni konstante serĉas ilin. Se vi interesiĝas, vizitu nian retejon por tie trovi pliajn informojn kiel helpi. Dume ni trovis solvon, tio estas la faciligo de la rubriko Varsovia Vento, kiun ni entreprenis antaŭ kelkaj numeroj. Mi adiaŭas por nun kaj revidos vin en la venonta eldono, kiu espereble alportos pli leĝerajn temojn ! La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http ://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie. Bonan apetiton ! |