Kategoriaj arkivoj: Ĉiuj artikoloj en Esperanto

Printempa Semajno en Baugé

13 – 21. aprilo
    Printempa Semajno en Baugé, Francio. Seminario mondvojagantoj, intensaj kursoj por progresantoj kaj instruontoj, KER-ekzameno en niveloj B1, B2, C1. Prelegantoj : Mireille Grosjean, Miguel Ángel González Alfonso, Zsófia Kóródy kaj Christophe Chazarein gvidos intensajn kursojn.
Inf. : Jannick Huet, Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d’Arce, Francio. Tel. : +33-2.41.89.10.34, rete : kastelo@gresillon.org

Mediteranea Esperanta Semajno

25. februaro – 3. marto
    Mediteranea Esperanta Semajno 2012 en St Raphaël, Résidence Val d’Esquière – Les Issambres, Francio. Se ankorau frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzagoj, bona ripozo kaj lazura maro !
Inf. : Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete : prezmoni@hotmail.com ; tel. +33(0)494830688

19-a E-korusa stago ce Pireneoj, ie norde de Andoro.

 18 – 25. februaro.
 La 19-an fojon ni ce Pireneoj en 21 jaroj arangas tutsemajnan korusan stagon sub gvidado de esperantlingva korusestro, cifoje Xavier Rodon i Morera, kantisto de la jam famega muzik-grupo Kaj Tiel Plu el Barcelono. Eblos ciutage kanti 5 horojn, ankau E-ludi, post-tagmeze skii au siesti, turisme vizitadi, ktp.
Inf. : Tutpeko ce Jorgos Esperanto – Mirevia – FR-11420 LAFAGE, Francio. rete : tutpeko@aliceadsl.fr

Prelego de Marcel Redoulez pri “Brassens kaj Esperanto en Nanto”.

       Ni invitas ĉiujn partopreni en la posttagmeza aranĝo, sekve de nia 
         asocia Ĝenerala Asembleo, dimanĉon, la 22an de Januaro je la 2a ptm
         en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
         Programo 
Prelego fare de Marcel Redoulez pri  :
« Brassens kaj Esperanto ».
          Ni kunmanĝos poste la epifanian kukon.   

BABILADO !…

Ni rendevuas (kiel kutime ĉiun kvaran vendredon de la monato) la 25an de Novembro, je la sesa vespere, en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
Temo elektita  : prezentado de libro aŭ de artikolo de Esperanta gazetaro.
Eblos pruntepreni aŭ redoni librojn de nia biblioteko.
Atentu ke pro preparado de Julpaĉja vizito, ni ne babilos en Decembro.

Enagendigu tuj la daton de la venonta Ĝ.A.

Jam eblas anonci al vi ĉiuj, ke nia asocia Ĝenerala Asembleo okazos dimanĉon, la 22an de Januaro 2012 en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
Kompreneble, vi poŝte ricevos oficialan kunvokilon, sed ekde nun mi povas  :
– anonci la postagmezan prelegon de Marcelo Redoulez pri Brassens kaj Esperanto,
– inviti vin al kandidatiĝo por la plena renoviĝo de la asocia konsilantaro.

NI LEGU ESPERANTE !…

Legado ja estas la plej taŭga maniero konservi aŭ plibonigi sian lingvan nivelon…
Tial mi memorigas al ĉiuj  :
– ke nia asocio posedas altkvalitan bibliotekon, el kiu eblas pruntepreni, ĉu rekte-elŝranke dum la kursa horaro, ĉu pli pigreme dum babilado,
– ke eblas envicigi sin en la listoj de proabono ricevotaj magazinoj,
– ke libroj estas ankaŭ aĉeteblaj (ni monhelpu Julpaĉjon  !) en nia kursejo de Mangin (dum kursa horaro), kaj eĉ krome en la librovendejo Durance, korson de la 50 ostaĝoj en Nanto.